Ijob


1

Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. 2 Al li naskiĝis sep filoj kaj tri filinoj. 3 Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento. 4 Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili. 5 Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.

6 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano. 7 Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. 8 Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon. 9 Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Ĉu vane Ijob timas Dion? 10 Vi ŝirmis ja ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero. 11 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. 12 Tiam la Eternulo diris al Satano: Jen ĉio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo.

13 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato, 14 venis sendito al Ijob, kaj diris: Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili, 15 superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. 16 Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. 17 Kiam tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: La Ĥaldeoj aranĝis tri taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. 18 Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato; 19 kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. 20 Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis; 21 kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata. 22 Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio.

2

Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. 3 Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe. 4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. 5 Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. 6 La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu. 7 Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto. 8 Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro. 9 Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. 10 Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

11 Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin. 12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo. 13 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

3

Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon. 2 Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:

3 Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis,
Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
4Tiu tago estu malluma;
Dio de supre ne rigardu ĝin,
Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
5Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin;
Nubo ĝin kovru;
Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
6Tiun nokton prenu mallumego;
Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro,
Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
7 Ho, tiu nokto estu soleca;
Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
8Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago,
Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
9 Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko;
Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu;
Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
10Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia
patrino
Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
11 Kial mi ne mortis tuj el la utero,
Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
12 Kial akceptis min la genuoj?
Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
13 Mi nun kuŝus kaj estus trankvila;
Mi dormus kaj havus ripozon,
14Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero,
Kiuj konstruas al si izolejojn,
15Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron,
Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
16 Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus,
Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
17 Tie la malpiuloj ĉesas tumulti;
Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
18 Tie la malliberuloj kune havas ripozon;
Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
19Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas;
Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
20 Por kio al suferanto estas donita la lumo,
Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
21 Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas,
Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
22 Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj,
Se ili trovus tombon?
23Al la homo, kies vojo estas kaŝita,
Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
24 Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi,
Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
25 Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min,
Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
26 Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas
ripozon;
Trafis min kolero.

4

Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi
turmenta?
Sed kiu povas deteni sin de parolado?
3 Jen vi multajn instruis,
Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis;
4Falantojn restarigis viaj vortoj,
Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;
5 Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton;
Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.
6 Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo?
Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
7Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa?
Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis
malbonagojn,
Tiuj ilin rikoltas;
9De la ekblovo de Dio ili pereas,
Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.
10La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis,
Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis;
11Leono pereis pro manko de manĝaĵo,
Kaj idoj de leonino diskuris.
12 Kaj al mi kaŝe alvenis vorto,
Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi.
13Dum meditado pri la vizioj de la nokto,
Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
14 Atakis min teruro kaj tremo,
Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon.
15Kaj spirito traflugis antaŭ mi,
Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis.
16 Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian
aspekton;
Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan:
17Ĉu homo estas pli justa ol Dio?
Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto?
18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas,
Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj:
19 Des pli koncerne tiujn,
Kiuj loĝas en argilaj dometoj,
Fonditaj sur tero,
Kaj kiujn formanĝas vermoj.
20De la mateno ĝis la vespero ili disfalas,
Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas.
21La fadeno de ilia vivo estas distranĉita;
Ili mortas, kaj ne en saĝeco.

5

Voku do! ĉu iu respondos al vi?
Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?

2 Malsaĝulon mortigas la kolero,
Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco.
3Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis,
Kaj mi malbenis subite lian loĝejon.
4Malproksimaj de savo estos liaj filoj;
Oni disbatos ilin ĉe la pordego,
Kaj neniu ilin savos.
5Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo,
El inter la dornoj li ĝin prenos,
Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.
6Ne el la polvo eliras malpiaĵo,
Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
7 Sed homo naskiĝas por suferoj,
Kiel birdoj por flugado supren.
8Sed mi min turnus al Dio,
Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
9Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori,
Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
10 Kiu donas pluvon sur la teron
Kaj sendas akvon sur la kampojn,
11 Por starigi malaltulojn alte,
Ke la afliktitoj leviĝu savite.
12Li detruas la intencojn de ruzuloj,
Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
13 Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo;
Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.
14 En la tago ili renkontas mallumon,
Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
15Li savas kontraŭ glavo,
Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon.
16Al la senhavulo aperas espero,
Kaj la malboneco fermas sian buŝon.
17 Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio;
Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;
18 Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas;
Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.
19 En ses malfeliĉoj Li vin savos;
En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
20En tempo de malsato Li savos vin de la morto,
Kaj en milito el la mano de glavo.
21 Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita;
Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.
22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos;
Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
23Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon,
Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
24Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo;
Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.
25 Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro
Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.
26 En maljuneco vi iros en la tombon,
Kiel envenas garbaro en sia tempo.
27Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas;
Atentu tion, kaj sciu tion.

6

Ijob respondis kaj diris:

2 Se estus pesita mia ĉagreno,
Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
3 Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj;
Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
4Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi,
Ilian venenon trinkas mia spirito;
La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.
5 Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo?
Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?
6 Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo?
Ĉu havas guston la albumeno de ovo?
7 Kion ne volis tuŝi mia animo,
Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.
8Ho, se mia peto plenumiĝus,
Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
9 Ho, se Dio komencus kaj disbatus min,
Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
10 Tio estus ankoraŭ konsolo por mi;
Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus,
Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.
11Kio estas mia forto, ke mi persistu?
Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?
12 Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj?
Ĉu mia karno estas kupro?
13Mi havas ja nenian helpon,
Kaj savo estas forpuŝita for de mi.
14 Al malfeliĉulo decas kompato de amiko,
Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.
15 Miaj fratoj trompas kiel torento,
Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,
16Kiuj estas malklaraj pro glacio,
En kiuj kaŝas sin neĝo;
17 En la tempo de degelo ili malaperas,
En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.
18 Ili forklinas la direkton de sia vojo,
Iras en la dezerton, kaj malaperas.
19Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema,
Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;
20 Sed ili hontas pro sia fido;
Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.
21Nun vi neniiĝis;
Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.
22 Ĉu mi diris: Donu al mi,
El via havaĵo donacu pro mi,
23 Savu min el la mano de premanto,
Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?
24Instruu min, kaj mi eksilentos;
Komprenigu al mi, per kio mi pekis.
25 Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn?
Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
26 Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj?
Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.
27Eĉ orfon vi atakus,
Kaj sub via amiko vi fosus.
28Nun, ĉar vi komencis, rigardu min;
Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?
29Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon;
Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.
30 Ĉu estas peko sur mia lango?
Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

7

Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero,
Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.

2Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro,
Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn,
Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
4Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos?
Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de
maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
5Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero;
Mia haŭto krevis kaj putras.
6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto,
Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto,
Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
8Ne plu revidos min okulo de vidanto;
Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
9 Nubo pasas kaj foriras;
Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
10Li ne plu revenas en sian domon;
Lia loko ne plu rekonos lin.
11 Tial mi ne detenos mian buŝon;
Mi parolos en la premiteco de mia spirito,
Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
12 Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro,
Ke Vi starigis gardon por mi?
13Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos,
Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
14 Tiam Vi teruras min per sonĝoj,
Timigas min per vizioj;
15Kaj mia animo deziras sufokiĝon,
Miaj ostoj la morton.
16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu;
Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
17Kio estas homo, ke Vi faras lin granda,
Ke Vi zorgas pri li,
18Ke Vi rememoras lin ĉiumatene,
Elprovas lin ĉiumomente?
19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi,
Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian
salivon?
20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la
homoj?
Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj,
Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian
malbonagon?
Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero;
Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.

8

Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Kiel longe vi tiel parolos,
Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?
3Ĉu Dio falsas la juĝon?
Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
4 Se viaj filoj pekis kontraŭ Li,
Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.
5Se vi serĉas Dion
Kaj petegas la Plejpotenculon,
6 Se vi estas pura kaj pia,
Li maldormos super vi,
Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.
7 Kaj se via komenco estis malgranda,
Via estonteco forte kreskos.
8Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn,
Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
9Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias;
Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
10 Ili instruos vin, diros al vi,
Kaj el sia koro elirigos vortojn.
11Ĉu povas kreski kano sen malsekeco?
Ĉu kreskas junko sen akvo?
12 En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo,
Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco,
Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.
13 Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion;
Kaj pereas la espero de hipokritulo,
14 Kies fido dehakiĝas,
Kaj kies espero estas araneaĵo.
15 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta;
Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.
16 Li estis verda antaŭ la suno,
Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;
17 Amase plektiĝas liaj radikoj,
Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;
18Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko,
Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.
19Tia estas la ĝojo de lia vivo;
Kaj el la tero kreskas aliaj.
20 Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon
Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.
21Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido
Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.
22 Viaj malamantoj kovriĝos per honto;
Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

9

Ijob respondis kaj diris:

2 Certe, mi scias, ke tiel estas;
Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?
3Se li volus havi kun Li juĝan disputon,
Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil.
4Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto;
Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?
5Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas,
Ke Li renversis ilin en Sia kolero;
6 Li skuas la teron de ĝia loko,
Ke ĝiaj kolonoj tremas;
7Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas,
Kaj la stelojn Li sigelfermas;
8 Li sola etendas la ĉielon,
Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
9Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
Kaj la stelojn de la sudo;
10 Li faras neesploreblajn grandaĵojn,
Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn.
11Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos;
Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin.
12Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li?
Kiu dirus al Li: Kion Vi faras?
13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi;
Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab.
14 Des pli ĉu mi povus respondi al Li,
Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?
15 Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus;
Sed mi nur petegus mian juĝanton.
16Se mi vokus kaj Li respondus,
Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon,
17 Li, kiu povas frakasi min per ventego
Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.
18Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton,
Sed Li satigas min per maldolĉo.
19 Se oni volas forton, Li estas potenca;
Se oni volas juĝon, kiu alvokos min?
20Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos;
Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.
21Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo,
Mi abomenas mian vivon.
22 Ĉio estas egala; tial mi diras:
Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas.
23 Kiam vipo subite ekbatas,
Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj.
24La tero estas transdonita en la manon de malpiulo;
La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras.
Se ne Li, tiam kiu?
25 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo;
Ili forkuris, ne vidis bonon;
26Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano,
Kiel aglo flugas al manĝotaĵo.
27 Se mi ekpensas: Mi forgesos mian plendon,
Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:
28 Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj;
Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.
29Mi restos ja malprava;
Por kio do mi vane min turmentas?
30 Se mi lavus min per neĝa akvo
Kaj purigus miajn manojn per lesivo,
31Eĉ tiam Vi trempus min en koto,
Kaj miaj vestoj min abomenus.
32 Ĉar Li ne estas homo simile al mi,
Ke mi povu respondi al Li,
Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo.
33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto,
Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ.
34Li forigu de mi Sian vergon,
Kaj Lia teruro ne timigu min;
35 Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin,
Ĉar ne tia mi estas en mi mem.

10

Tedis al mia animo mia vivo;
Mi fordonos min al mia plendado;
Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.

2Mi diros al Dio: Ne kondamnu min,
Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
3 Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas,
Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj,
Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
4Ĉu Vi havas okulojn karnajn,
Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
5 Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo,
Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
6 Ke Vi serĉas mian kulpon
Kaj penas trovi mian pekon,
7Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo,
Sed el Via mano neniu povas savi?
8 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe,
Kaj tamen Vi min pereigas!
9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris;
Kaj Vi returne faros min polvo.
10Vi elverŝis ja min kiel lakton,
Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.
11 Per haŭto kaj karno Vi min vestis,
Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
12Vivon kaj bonon Vi donis al mi,
Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
13 Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro;
Mi scias, ke Vi tion intencis:
14Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi,
Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.
15 Se mi agis malbone, ve al mi!
Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon,
Estante tute humiligita
Kaj vidante mian mizeron.
16Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono,
Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.
17Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn,
Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi;
Nova armeo min atakas.
18Por kio Vi elirigis min el la ventro?
Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!
19Tiam mi estus kiel ne estinta;
El la ventro mi estus transportita en la tombon.
20 Mia vivo estas ja mallonga;
Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,
21 Antaŭ ol mi foriros senrevene
En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
22En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo,
Kie estas morta ombro kaj senordeco,
Kie estas lume kiel en mallumego.

11

Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2 Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon?
Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
3 Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn,
Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?
4 Vi diras: Mia opinio estas ĝusta,
Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj.
5Sed ho, se Dio ekparolus,
Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn,
6 Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo,
Kiu havas multoblan forton!
Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras.
7Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio?
Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la
Plejpotenculo?
8Tio estas pli alta ol la ĉielo;
Kion vi povas fari?
Tio estas pli profunda ol Ŝeol;
Kion vi povas ekscii?
9Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro,
Kaj pli larĝa ol la maro.
10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon,
Tiam kiu repuŝos Lin?
11 Ĉar Li konas la homojn malvirtajn;
Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.
12Eĉ vanta homo devas kompreni,
Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo.
13 Se vi aranĝas vian koron
Kaj etendas al Li viajn manojn;
14Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano,
Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo:
15Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto;
Vi estos firma kaj ne timos.
16 Tiam vi forgesos mizeron;
Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
17Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo,
La mallumo fariĝos kiel mateno.
18 Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero;
Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
19Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos;
Kaj multaj serĉos vian favoron.
20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos,
Pereos por ili la rifuĝo,
Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

12

Kaj Ijob respondis kaj diris:

2 Certe, vi solaj estas homoj,
Kaj kun vi mortos la saĝo.
3Mi ankaŭ havas koron, kiel vi;
Mi ne estas malpli valora ol vi;
Kiu ne povas paroli tiele?
4Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko,
Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata;
Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo;
5 Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj,
Pretigita por migrantoj.
6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj,
Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio,
Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.
7Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin;
La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi;
8Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi;
Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro.
9Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio,
Ke la mano de la Eternulo tion faris,
10 De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta
Kaj la spirito de ĉiu homa karno?
11 La orelo esploras ja la parolon,
Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.
12La maljunuloj posedas saĝon,
Kaj la grandaĝuloj kompetentecon.
13 Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto;
Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco.
14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas;
Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.
15Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas;
Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron.
16Ĉe Li estas potenco kaj forto;
Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.
17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn,
Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
18La ligilojn de reĝoj Li malligas,
Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.
19 Li erarvagigas la pastrojn
Kaj faligas la potenculojn.
20Li mutigas la lipojn de fidinduloj
Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.
21 Li verŝas honton sur eminentulojn
Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.
22Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo,
Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.
23Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin,
Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.
24 Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando
Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
25 Ili palpas en mallumo, en senlumeco;
Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.

13

Ĉion ĉi tion mia okulo vidis,
Mia orelo aŭdis kaj komprenis.

2 Kion vi scias, mi ankaŭ scias;
Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
3Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo,
Mi dezirus disputi kun Dio.
4 Tamen vi komentarias malvere,
Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
5Ho, se vi silentus,
Tio estus saĝeco de via flanko.
6 Aŭskultu do mian moralinstruon,
Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.
7Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron,
Kaj pro Li paroli falsaĵon?
8 Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li,
Aŭ pro Dio vi volas disputi?
9Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin?
Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?
10Li certe vin punos,
Se vi sekrete estos personfavoraj.
11Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin?
Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?
12 Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj,
Via bastionoj estas amasoj da argilo.
13Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi,
Kio ajn trafos min.
14 Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj
Kaj metu mian animon en mian manon?
15Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon;
Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
16Tio jam estos savo por mi,
Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
17 Aŭskultu mian parolon
Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
18Jen mi pretigis juĝan aferon;
Mi scias, ke mi montriĝos prava.
19 Kiu povas procesi kontraŭ mi?
Tiam mi eksilentus kaj mortus.
20Nur du aferojn ne faru al mi,
Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
21 Malproksimigu de mi Vian manon,
Kaj Via teruro ne timigu min.
22Tiam voku, kaj mi respondos;
Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
23 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi?
Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon
Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
25 Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio?
Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
26Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon
Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
27Vi metis miajn piedojn en ŝtipon,
Vi observas ĉiujn miajn vojojn,
Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
28Dum mi ja disfalas kiel putraĵo,
Kiel vesto dismanĝita de tineoj.

14

Homo, naskita de virino,
Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas;
Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
3Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn,
Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!
4 Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
5 Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj
estas ĉe Vi;
Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.
6Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila,
Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
7Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove
ŝanĝiĝos,
Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.
8 Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero,
Kaj ĝia trunko mortas en polvo,
9Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas,
Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.
10Sed homo mortas kaj malaperas;
Kiam la homo finiĝis, kie li estas?
11 Forfluas la akvo el lago,
Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:
12 Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas;
Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos,
Nek revigliĝos el sia dormado.
13Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol,
Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero,
Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!
14 Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi?
Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus,
Ĝi venos mia forŝanĝo.
15Vi vokus, kaj mi respondus al Vi;
Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.
16 Nun Vi kalkulas miajn paŝojn;
Ne konservu mian pekon;
17Sigelu en paketo miajn malbonagojn,
Kaj kovru mian kulpon.
18 Sed monto, kiu falas, malaperas;
Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;
19Ŝtonojn forlavas la akvo,
Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero:
Tiel Vi pereigas la esperon de homo.
20Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras;
Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.
21Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias;
Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.
22Nur lia propra korpo lin doloras,
Nur pri sia propra animo li suferas.

15

Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj,
Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
3 Vi disputas per vortoj senutilaj,
Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.
4Vi forigas la timon,
Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio.
5 Ĉar via malbonago instigas vian buŝon,
Kaj vi elektis stilon de maliculoj.
6Vin kondamnas via buŝo, ne mi;
Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi.
7 Ĉu vi naskiĝis la unua homo?
Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj?
8 Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio,
Kaj alkaptis al vi la saĝon?
9Kion vi scias tian, kion ni ne scias?
Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?
10 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj,
Kiuj vivis pli longe ol via patro.
11Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio
Kaj vorto kvieta?
12 Kial vin tiel levas via koro,
Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,
13Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron,
Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?
14Kio estas homo, ke li povus esti pura
Kaj ke naskito de virino povus esti prava?
15 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj,
Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj:
16 Des pli homo, abomeninda kaj malbona,
Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
17Mi montros al vi, aŭskultu min;
Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,
18 Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj,
19Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero,
Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:
20 Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila,
Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li;
21 Teruroj sonas en liaj oreloj;
Meze de paco venas sur lin rabisto.
22Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo;
Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon.
23 Li vagadas, serĉante panon;
Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.
24 Teruras lin mizero kaj premateco,
Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo;
25Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion
Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo,
26Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo,
Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj.
27 Li kovris sian vizaĝon per graso
Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
28Li loĝas en urboj ruinigitaj,
En domoj ne loĝataj,
Destinitaj esti ŝtonamasoj.
29Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos,
Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero.
30Li ne forkliniĝos de mallumo;
Flamo velksekigos liajn branĉojn,
Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo.
31 La erarinto ne fidu vantaĵon,
Ĉar vanta estos lia rekompenco.
32Antaŭtempe li finiĝos,
Kaj lia branĉo ne estos verda.
33 Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko;
Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo.
34 Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos;
Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas
subaĉeton.
35 Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon,
Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.

16

Ijob respondis kaj diris:

2 Mi aŭdis multe da similaj aferoj;
Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.
3Ĉu estos fino al la ventaj vortoj?
Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?
4 Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi.
Se vi estus sur mia loko,
Mi konsolus vin per vortoj
Kaj balancus pri vi mian kapon.
5Mi fortigus vin per mia buŝo
Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.
6 Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos;
Se mi ĉesos, kio foriros de mi?
7Sed nun Li lacigis min,
Li detruis mian tutan esencon.
8Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto;
Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.
9Lia kolero disŝiras;
Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn;
Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.
10 Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur
la vangojn;
Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.
11Dio transdonis min al maljustulo,
Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.
12 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min,
Li kaptis min je la kolo, disbatis min,
Kaj Li faris min por Si celo.
13 Liaj pafistoj min ĉirkaŭis;
Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas,
Li elverŝas sur la teron mian galon.
14Li faras en mi breĉon post breĉo,
Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.
15 Sakaĵon mi kudris sur mian korpon,
Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.
16Mia vizaĝo ŝvelis de plorado,
Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;
17Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj,
Kaj mia preĝo estas pura.
18Ho tero, ne kovru mian sangon,
Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
19 Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto,
Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.
20 Parolistoj estas por mi miaj amikoj;
Sed mia okulo larmas al Dio,
21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio,
Inter homo kaj lia amiko.
22Ĉar la nombro de la jaroj pasos,
Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

17

Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis,
Tomboj estas antaŭ mi.

2Mokado min ĉirkaŭas;
En aflikto pro tio restas mia okulo.
3 Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi;
Alie kiu donos la manon pro mi?
4Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento;
Tial Vi ne donos al ili triumfon.
5 Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto,
La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.
6 Li faris min proverbo por la popoloj;
Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.
7 Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno,
Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.
8 La justuloj eksentos teruron pro tio,
Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.
9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon,
Kaj la purmanulo pli firmiĝos.
10Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos,
Mi ne trovos inter vi saĝulon.
11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj,
Kiujn havis mia koro.
12La nokton ili volas fari tago,
La lumon alproksimigi al la mallumo.
13 Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo,
En la mallumo estas pretigita mia lito.
14Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro;
La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.
15Kion mi devas atendi?
Kiu atentos mian esperon?
16En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros,
Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.

18

Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn?
Pripensu, kaj poste ni parolos.
3Kial ni estu rigardataj kiel brutoj,
Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
4 Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero,
Ĉu por vi estu forlasata la tero,
Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?
5La lumo de la malpiulo estingiĝos,
Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
6 La lumo mallumiĝos en lia tendo,
Kaj lia lucerno super li estingiĝos.
7 Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj,
Kaj lia propra intenco lin faligos.
8Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton,
Kaj li moviĝas en kaptilo.
9 La maŝo enkroĉigos lian kalkanon,
Kaj pereo lin atakos.
10Kaŝita en la tero estas lia falilo,
Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.
11 De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj
Kaj atakos liajn piedojn.
12Malsato konsumos lian forton,
Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
13 Konsumiĝos la membroj de lia korpo,
Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
14 Lia espero estos elŝirita el lia tendo,
Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.
15Nenio restos en lia tendo;
Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.
16 Malsupre sekiĝos liaj radikoj,
Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.
17La memoro pri li malaperos de sur la tero,
Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
18Li estos elpelita el lumo en mallumon,
Kaj el la mondo li estos elpuŝita.
19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo,
Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.
20La posteuloj sentos teruron pri lia tago,
Kaj la antaŭulojn kaptos timo.
21Tia estas la loĝejo de maljustulo,
Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.

19

Ijob respondis kaj diris:

2 Ĝis kiam vi afliktados mian animon
Kaj turmentados min per paroloj?
3Jen jam dek fojojn vi malhonoras min;
Vi ne hontas premi min.
4Se mi efektive eraris,
Mia eraro restos ĉe mi.
5 Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi,
Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon,
6 Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon,
Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto.
7Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon;
Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon.
8Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri,
Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.
9 Mian honoron Li detiris de mi,
Kaj deprenis la kronon de mia kapo.
10Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas;
Mian esperon Li elŝiris kiel arbon.
11Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero,
Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.
12 Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian
vojon
Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo.
13Miajn fratojn Li malproksimigis de mi,
Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi.
14 Miaj parencoj fortiriĝis,
Kaj miaj konantoj forgesis min.
15La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min
kiel fremdulon;
En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo.
16Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas;
Per mia buŝo mi devas petegi lin.
17Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino,
Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.
18Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min;
Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi.
19Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj;
Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi.
20Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj,
Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj.
21Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj;
Ĉar la mano de Dio frapis min.
22 Kial vi persekutas min, kiel Dio,
Kaj ne povas satiĝi de mia karno?
23Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj,
Ho, se ili estus gravuritaj en libro,
24 Per fera skribilo kun plumbo,
Gravuritaj por eterne sur roko!
25Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas,
Kaj fine Li leviĝos super la polvo.
26 Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita
Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;
27Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj;
Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.
28Se vi diros: Kiel ni lin persekutu,
Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero,
29 Tiam timu glavon;
Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj,
Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo.

20

Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2 Pro tio miaj pensoj devigas min respondi,
Pro tio, kion mi sentas.
3Hontindan riproĉon mi aŭdis,
Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.
4Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne,
De post la apero de homo sur la tero,
5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa,
Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?
6 Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo,
Kaj lia kapo tuŝus la nubon,
7 Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko;
Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas?
8 Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos;
Li malaperos, kiel nokta vizio.
9Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin;
Lia loko lin ne plu vidos.
10 Liaj filoj kurados almozpetante,
Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon.
11Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco,
Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo.
12Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo,
Li kaŝas ĝin sub sia lango,
13 Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin,
Kaj retenas ĝin sur sia palato:
14 Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj,
Fariĝos galo de aspidoj interne de li.
15Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos;
El lia ventro Dio ĝin elpelos.
16Venenon de aspidoj li suĉos;
Lango de vipuro lin mortigos.
17Li ne vidos fluojn nek riverojn,
Torentojn de mielo kaj de butero.
18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne
englutos;
Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne
ĝuos ĝin.
19Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn,
Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
20Ĉar lia interno ne estis trankvila,
Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
21 Nenion restigis lia manĝemeco;
Tial lia bonstato ne estos longedaŭra.
22 Malgraŭ lia abundeco, li estos premata;
Ĉiaspecaj suferoj trafos lin.
23Por plenigi lian ventron,
Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero,
Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.
24Se li forkuros de batalilo fera,
Trafos lin pafarko kupra.
25 Nudigita glavo trairos lian korpon,
Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
26Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn;
Lin konsumos fajro ne disblovata;
Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.
27La ĉielo malkovros liajn malbonagojn,
Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin.
28Malaperos la greno el lia domo,
Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.
29 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia,
Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.

21

Ijob respondis kaj diris:

2 Aŭskultu mian parolon;
Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.
3Toleru, ke mi parolu;
Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.
4 Ĉu kontraŭ homo mi disputas?
Kaj kial mi ne estu malpacienca?
5Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron,
Kaj vi metos la manon sur la buŝon.
6 Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro,
Kaj tremo kaptas mian korpon.
7Kial malpiuloj vivas,
Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?
8 Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili,
Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.
9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo;
Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
10Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata;
Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.
11 Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron,
Kaj iliaj knaboj saltas.
12 Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo,
Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
13Ili pasigas siajn tagojn en bonstato,
Kaj iras en Ŝeolon momente.
14 Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni,
Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
15Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li?
Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?
16Sed ne de ili dependas ilia bonstato;
La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.
17Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu,
Kaj ilia pereo venu sur ilin;
Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
18 Ili estu kiel pajlero antaŭ vento,
Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.
19Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj;
Li repagu al li mem, ke li sciu;
20 Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon,
Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.
21 Ĉar kiom interesas lin lia domo post li,
Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?
22 Ĉu oni povas instrui scion al Dio,
Kiu juĝas ja plej altajn?
23 Unu mortas meze de sia abundeco,
Tute trankvila kaj kontenta;
24Lia brusto estas plena de lakto,
Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.
25 Alia mortas kun animo suferanta,
Kaj li ne ĝuis bonon.
26Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero,
Kaj vermoj ilin kovras.
27 Vidu, mi scias viajn pensojn,
Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;
28Vi diros: Kie estas la domo de la nobelo?
Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?
29Sed demandu la vojaĝantojn,
Kaj ne malatentu iliajn atestojn:
30 En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata,
En tago de kolero li estas metata flanken.
31 Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton?
Kiu repagos al li, se li ion faris?
32 Kaj li estas akompanata al la tomboj,
Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.
33Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo,
Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj,
Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.
34 Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo,
Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?

22

Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 Ĉu Dion povas instrui homo?
Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?
3Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta?
Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?
4 Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi,
Iros kun vi al juĝo?
5Via malvirteco estas ja granda,
Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.
6 Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane,
De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;
7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki,
Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
8Per forta brako vi akiris teron,
Kaj dank' al eminenteco vi loĝis sur ĝi;
9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio,
Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.
10Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj,
Kaj subita teruro vin timigas.
11 Aŭ pro mallumo vi nenion vidas,
Kaj multego da akvo vin kovris?
12Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo?
Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.
13 Kaj vi diras: Kion scias Dio?
Ĉu Li povas juĝi en mallumo?
14La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas;
Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.
15 Ĉu vi konservas la vojon antikvan,
Kiun iradis homoj malpiaj,
16Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe,
Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,
17 Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni!
Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
18Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo.
Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
19La virtuloj vidos kaj ĝojos;
La senkulpulo mokos ilin:
20 Certe malaperis nia kontraŭulo,
Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
21Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon;
Per tio venos al vi bono.
22 Prenu el Lia buŝo instruon,
Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
23Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita;
Forigu malpiaĵon el via tendo.
24 Ĵetu en la polvon la multekostan metalon,
Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;
25 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta
arĝento;
26Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo,
Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;
27Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos;
Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
28 Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi;
Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
29 Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos;
Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
30 Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos;
Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

23

Ijob respondis kaj diris:

2 Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa;
Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi,
Veni al Lia trono!
4Mi prezentus al Li juĝan aferon,
Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi;
Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
6Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi?
Ne, Li nur atentu min;
7Tiam pravulo procesus kun Li,
Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
8 Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas;
Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas;
Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
10 Sed mian vojon Li konas;
Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
11 Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo;
Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj;
Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia
buŝo.
13 Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li?
Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
14 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos;
Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
15Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo,
Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
16 Dio senkuraĝigis mian koron,
Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
17Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo,
Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.

24

Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn,
Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

2Oni forŝovas la limojn;
Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.
3 Oni forkondukas la azenon de orfoj,
Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.
4Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo;
La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
5Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi
kaptaĵon;
La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
6Sur fremda kampo ili rikoltas,
Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
7Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston,
Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
8De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas,
Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.
9Oni forŝiras orfon de la mamoj,
Kaj oni ruinigas malriĉulon.
10 Ili iras nudaj, sen vestoj,
Kaj malsataj ili portas garbojn;
11Inter iliaj muroj oni pretigas oleon;
Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas
soifantaj.
12El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj,
Kaj la animoj de mortigatoj krias;
Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
13 Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo;
Ili ne konas Liajn vojojn,
Ne revenas al Lia irejo.
14Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto,
Mortigas malriĉulon kaj senhavulon,
Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon,
Dirante: Neniu okulo min vidu;
Kaj li kovras sian vizaĝon.
16 En mallumo oni faras subfoson sub domoj;
Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.
17 Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj,
Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.
18 Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo;
Malgranda estas lia parto sur la tero;
Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.
19Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon,
Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
20 Forgesu lin la interno de lia patrino;
La vermoj frandu lin;
Oni lin ne plu rememoru;
Li rompiĝu kiel malbona arbo ―
21Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis,
Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.
22 Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto,
Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.
23 Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon,
Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
24 Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas;
Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj,
Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.
25Ĉu ne estas tiel?
Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?

25

Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Regado kaj timigo estas ĉe Li,
Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn?
Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
4 Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio?
Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5 Vidu, eĉ la luno ne estas hela
Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
6Des pli homo, la vermo!
Kaj homido, la tineo!

26

Ijob respondis kaj diris:

2 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton!
Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!
3 Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon,
Kaj kiel grandan prudenton vi montras!
4Al kiu vi parolas vortojn?
Kaj kies spirito eliras el vi?
5La mortintoj tremas sub la akvo,
Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi.
6 Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li,
Kaj la abismo ne havas kovron.
7Li etendis la nordon super la malpleno,
Li pendigis la teron sur nenio.
8 Li ligas la akvon en Siaj nuboj,
Kaj nubo ne krevas sub tio.
9Li kovras la tronon
Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon.
10 Li faris limon sur la akvo,
Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo.
11La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas
Kaj tremas de Lia krio.
12 Per Sia forto Li kvietigas la maron,
Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon.
13Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo;
Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton.
14Jen tio estas parto de Liaj vojoj;
Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li.
Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

27

Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:

2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn,
Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
3 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi
Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
4Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon,
Kaj mia lango ne diros malveraĵon.
5 Malproksime estas de mi,
Rigardi vin kiel pravajn;
Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.
6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin;
Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.
7Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo,
Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.
8 Ĉar kio estas la espero de hipokritulo,
Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?
9 Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos,
Kiam trafos lin malfeliĉo?
10Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo,
Voki al Dio en ĉiu tempo?
11 Mi instruos vin pri la mano de Dio;
Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.
12 Jen vi ĉiuj mem vidis;
Kial do vi parolas senenhavaĵon?
13Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio,
Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:
14Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon;
Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
15 Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto;
Kaj liaj vidvinoj ne ploros.
16Se li kolektos arĝenton kiel polvon
Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,
17Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn,
Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.
18Li konstruas sian domon kiel tineo,
Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.
19 Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas;
Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.
20 Teruro superfalos lin kiel akvo;
En la nokto forportos lin ventego.
21Levos lin vento orienta, kaj foriros,
Kaj forblovos lin de lia loko.
22 Li tion ĵetos sur lin senkompate;
De Lia mano li kuros kaj kuros.
23Oni kunfrapos pri li la manojn,
Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

28

La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras;
Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.

2La fero estas ricevata el polvo,
Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.
3 Oni faras finon al la mallumo,
Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.
4Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas;
Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante,
forgesitaj de homoj.
5La tero, el kiu devenas pano,
Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.
6 Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj,
Kaj terbuloj enhavas oron.
7La vojon ne konas rabobirdo,
Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.
8 Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj,
Ne iris sur ĝi leono.
9Sur rokon oni metas sian manon,
Oni renversas montojn de ilia bazo.
10 En rokoj oni elhakas riverojn,
Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.
11Oni haltigas la fluon de riveroj,
Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.
12Sed kie oni trovas la saĝon?
Kaj kie estas la loko de prudento?
13 La homo ne scias ĝian prezon;
Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
14La abismo diras: Ne en mi ĝi estas;
La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.
15Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron,
Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
16 Oni ne taksas ĝin per oro Ofira,
Nek per multekosta onikso kaj safiro.
17Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro;
Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.
18Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj;
Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.
19Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo;
Pura oro ne povas esti ĝia prezo.
20 De kie venas la saĝo?
Kaj kie estas la loko de prudento?
21Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta,
Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.
22La abismo kaj la morto diras:
Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.
23 Dio komprenas ĝian vojon,
Kaj Li scias ĝian lokon;
24Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero,
Li vidas sub la tuta ĉielo.
25 Kiam Li donis pezon al la vento
Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,
26Kiam Li starigis leĝon por la pluvo
Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
27 Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin,
Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;
28 Kaj Li diris al la homoj:
Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo,
Kaj evitado de malbono estas prudento.

29

Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj,
Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo;
Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;
4Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco,
Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo;
5Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi,
Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj;
6 Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero,
Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo!