La Psalmaro


Libro Unua


1

Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
4Ne tiel estas la malpiuloj;
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
5Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj.
6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.

2

Kial tumultas popoloj,
Kaj gentoj pripensas vanaĵon?

2 Leviĝas reĝoj de la tero,
Kaj eminentuloj konsiliĝas kune,
Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
3Ni disŝiru iliajn ligilojn,
Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!

4 La loĝanta en la ĉielo ridas,
La Sinjoro mokas ilin.
5Tiam Li parolos al ili en Sia kolero,
Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
6 Mi starigis ja Mian reĝon
Super Cion, Mia sankta monto.

7 Mi raportos pri la decido:
La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis.
8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo,
Kaj por posedo limojn de tero.
9Vi disbatos ilin per fera sceptro,
Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu;
Instruiĝu, juĝistoj de la tero!
11 Servu al la Eternulo kun timo,
Kaj ĝoju kun tremo.
12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo,
Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero.
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

3

Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.

Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
Multaj leviĝis kontraŭ mi!

2Multaj diradas pri mia animo:
Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.
3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
4Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.
5Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
6Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
8Ĉe la Eternulo estas la savo;
Super Via popolo estu Via beno. Sela.

4

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.

Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min;
Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.

2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela.
3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
4 Tremu, kaj ne peku;
Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu
fortikanimaj. Sela.
5 Oferdonu oferojn piajn,
Kaj fidu la Eternulon.
6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia
mosto plimultiĝas.
8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.

5

Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
Trapenetru miajn pensojn.

2 Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
Ĉar al Vi mi preĝas.
3 Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.
4 Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
5 Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
6Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
7Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
8Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.
9Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
En ilia interno estas malvirteco;
Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
Per sia lango ili hipokritas.
10 Montru ilian kulpon, ho Dio,
Ke ili falu per siaj intencoj;
Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.
11Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
12 Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.

6

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.

2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
3 Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
4Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco.
5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin?
6Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
8Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
9Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon.
10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

7

Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido.

Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ
ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

2Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon,
Ĝin disŝirante, dum neniu savas.
3Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion,
Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
4 Se al mia amiko mi pagis per malbono,
Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:
5 Tiam malamiko persekutu mian animon,
Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,
Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
6Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero,
Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;
Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.
7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos;
Kaj super ili reiru supren.
8La Eternulo juĝas popolojn.
Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
9Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon,
Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
10Mia ŝildo estas ĉe Dio,
Kiu savas piajn korojn.
11 Dio estas juĝanto justa,
Kaj Dio minacanta ĉiutage.
12Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon,
Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
13Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn,
Siajn sagojn Li faras bruligaj.
14 Jen tiu gravediĝis per malbono,
Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
15Li fosis kavon kaj profundigis ĝin,
Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
16 Lia malico refalos sur lian kapon,
Kaj sur lian verton falos lia krimo.
17Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco,
Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

8

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.

Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron super la ĉielon.

2Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
3Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
4Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
6Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
7Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.
9 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

9

Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David.

Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro;
Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.

2Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi;
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
3 Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen,
Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
4 Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo;
Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
5 Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn,
Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
6 La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam;
Iliajn urbojn Vi renversis,
La memoro pri ili pereis kune kun ili.
7 Sed la Eternulo restas eterne,
Li pretigis Sian tronon por juĝo.
8Kaj Li juĝos la mondon kun justeco,
Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
9Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato,
Rifuĝo en la tempo de mizero.
10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon,
Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion,
Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
12Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili,
Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
13Estu favora al mi, ho Eternulo;
Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj,
Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
14Por ke mi rakontu Vian tutan gloron
En la pordegoj de la filino de Cion
Kaj mi ĝoju pro Via savo.
15Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis;
En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
16Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris;
Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo.
Higajon.Sela.

17 La malbonuloj reiru en Ŝeolon,
Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
18Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita,
Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
19Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu;
La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
20Metu, ho Eternulo, timon sur ilin,
La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.

10

Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime?
Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?

2Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo;
Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.
3Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo;
Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
4Malpiulo en sia malhumileco ne esploras;
En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj;
Viaj juĝoj estas tro alte super li;
Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.
6Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos,
De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
7Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico;
Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.
8Inside li sidas en la vilaĝoj;
Kaŝe li mortigas senkulpulon;
Liaj okuloj spionas malriĉulon.
9Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno;
Li insidas, por kapti malriĉulon;
Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.
10Li insidas, alpremiĝas,
Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.
11 Li diras en sia koro: Dio forgesis,
Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.
12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon;
Ne forgesu mizerulojn.
13 Por kio malpiulo malŝatas Dion,
Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por
redoni laŭ Via forto.
Al Vi fordonas sin malriĉulo;
Por orfo Vi estas helpanto.
15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo,
Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.
16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam,
Pereis la idolistoj de Lia tero.
17Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo;
Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
18Por doni juĝon al orfo kaj premato,
Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.

11

Al la ĥorestro. De David.

Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
Kial vi diras al mia animo:
Flugu kiel birdo sur vian monton?

2Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
Almetis sagon sian al la tendeno,
Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
Kion povas fari la justulo?
4La Eternulo estas en Sia sankta templo;
La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
5 La Eternulo elprovas justulon;
Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
6Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj
sulfuron;
Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
7Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
La piulo vidos Lian vizaĝon.

12

Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.

Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.

2Malveron ili parolas unuj al aliaj,
Vortojn flatajn el koro hipokrita.
3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
Kaj langon fanfaronantan,
4Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
5Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.

13

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi?
Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?

2Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo
Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage?
Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?
3 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio;
Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
4 Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis;
Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.
5Sed mi esperas al Via favorkoreco;
Mia koro ĝojas pro Via savo.
6 Mi kantos al la Eternulo,
Ĉar Li faris al mi bonon.

14

Al la ĥorestro. De David.

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
5Tie ili forte ektimis,
Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
7Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

15

Psalmo de David.

Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

2Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
Kaj parolas veron el sia koro;
3 Kiu ne kalumnias per sia lango,
Ne faras malbonon al sia kunulo,
Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
4 Kiu abomenas malnoblulon
Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
5Kiu sian monon ne donas procentege,
Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

16

Verko de David.

Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.

2Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi.
3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton.
6 Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo.
7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
8Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
9Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge.
10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
11Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

17

Preĝo de David.

Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,
Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.

2De Vi venos mia juĝo;
Viaj okuloj rigardos la veremecon.
3 Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi
elprovas min,
Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,
Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
4Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo,
Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.
5Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne
ŝanceliĝas.
6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio;
Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.
7 Montru Vian mirindan favorkorecon,
Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la
atakantoj.
8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo,
Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
9De la malbonuloj, kiuj atakas min,
De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
10Sian koron ili fermis,
Per sia buŝo ili parolas fiere.
11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas;
Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.
12 Li similas leonon, kiu avidas akiron,
Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.
13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin;
Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano,
Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en
la nuna vivo,
Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,
Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj
infanoj.
15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon;
Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

18

Al la ĥorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de ĉi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris:

Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

2La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia
Savanto,
Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas,
Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.
3Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;
Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
4 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Kaj torentoj pereigaj min teruris;
5La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis,
La retoj de la morto min atingis.
6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon,
Kaj al mia Dio mi kriis;
El Sia templo Li aŭdis mian voĉon,
Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.
7Ektremis kaj ekskuiĝis la tero,
La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis
Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
8 Leviĝis fumo el Lia nazo,
Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo;
Karboj ekflamis de ĝi.
9 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren;
Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
10Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,
Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
11El la mallumo Li faris al Si kovron,
Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj
nuboj.
12De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj,
Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
13 Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo,
Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon;
Hajlon kaj brulantajn karbojn.
14Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin;
Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
15 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj,
Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo,
De Via minaca voĉo, ho Eternulo,
De la kolera spirado de Via nazo.
16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min;
Li eltiras min el grandaj akvoj;
17Li savas min de mia potenca malamiko,
Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
18Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo;
Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon;
Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
20 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco;
Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
21 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo,
Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi,
Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23 Mi estis senkulpa antaŭ Li,
Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco,
Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
25Kun favorkorulo Vi estas favorkora,
Kun piulo Vi estas pia,
26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco,
Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
27Ĉar humilan popolon Vi helpas,
Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
28 Ĉar Vi lumigas mian lumilon;
La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
29Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron,
Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
30 La vojo de Dio estas perfekta;
La parolo de la Eternulo estas tute pura;
Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
31Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo?
Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32 Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto
Kaj perfektigas mian vojon;
33Kiu similigas miajn piedojn al cervaj,
Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
34 Kiu instruas mian manon militi,
Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35Vi donis al mi la ŝildon de Via savo;
Kaj Via dekstra mano subtenas min,
Kaj Via favoro min grandigas.
36Vi larĝigas mian paŝon sub mi,
Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin;
Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi;
Ili falas sub miajn piedojn.
39Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito;
Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
40Vi forkurigas de mi miajn malamikojn,
Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
41 Ili krias, sed ne venas helpanto;
Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
42Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento;
Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
43 Vi savas min de popola tumulto;
Vi faras min ĉefo de la nacioj;
Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
44 Per atentaj oreloj ili obeas min;
Aligentuloj respektegas min.
45Aligentuloj senfortiĝas,
Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko;
Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
47Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon
Kaj submetas al mi popolojn,
48 Kiu savas min de miaj malamikoj,
Altigas min super miaj atakintoj,
Kaj savas min de perfortulo.
49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,
Kaj pri Via nomo mi kantas.
50Li donas grandan helpon al Sia reĝo,
Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito,
Al David kaj al lia idaro, por eterne.

19

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

La ĉieloj rakontas la gloron de Dio,
Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

2Tago al tago transdonas diron,
Kaj nokto al nokto faras sciigon.
3 Sen parolo kaj sen vortoj;
Oni ne aŭdas ilian voĉon.
4Tra la tuta mondo iras ilia ordono,
Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj;
Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.
5Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,
Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.
6Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo,
Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj;
Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.

7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon;
La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
8La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron;
La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ
la okuloj.
9 La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne;
La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.
10Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura
oro;
Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
11 Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili;
Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.
13Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon,
Ke ili ne regu super mi.
Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.
14 Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia
koro antaŭ Vi,
Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

20

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero;
Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

2Li sendu al vi helpon el la sanktejo,
Kaj el Cion Li vin fortigu.
3Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn,
Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.
4Li donu al vi tion, kion deziras via koro;
Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
5 Ni estos gajaj pro Via venko,
Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.
La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;
Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo,
Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
8Ili ŝanceliĝas kaj falas,
Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
9 Ho Eternulo, savu;
La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

21

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo,
Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

2Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li;
Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.
3Vi antaŭvenas al li kun beno de bono;
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
4 Vivon li petis de Vi;
Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
5Granda estas lia honoro pro Via helpo;
Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
6 Vi donas al li eternajn benojn;
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
7Ĉar la reĝo fidas la Eternulon,
Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
8Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn,
Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros;
La Eternulo englutos ilin per Sia kolero,
Kaj fajro ilin formanĝos.
10Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero,
Kaj ilian semon el inter la homidoj.
11 Ĉar ili preparis malbonon por Vi,
Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
12Vi devigos ilin turni al Vi la dorson,
Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
13 Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto;
Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

22

Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David.

Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min,
Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

2Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas;
En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
3 Sed Vi estas sankta,
Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
4Vin fidis niaj patroj;
Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
5Al Vi ili kriadis kaj estis savataj;
Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
6 Sed mi estas vermo kaj ne homo;
Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
7Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min,
Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
8Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin;
Tiu savu lin, se Li amas lin.
9 Vi eltiris ja min el la ventro,
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
10Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo;
De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
11Ne malproksimiĝu de mi,
Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj,
Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn,
Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
14 Kiel akvo mi disverŝiĝis,
Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;
Mia koro fariĝis kiel vakso,
Fandiĝis en mia interno.
15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto;
Mia lango algluiĝis al mia palato;
Kaj Vi metas min en tomban polvon.
16Ĉar ĉirkaŭis min hundoj;
Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi;
Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn;
Ili rigardas kaj konstante rigardas.
18Ili dividas miajn vestojn inter si,
Pri mia tuniko ili lotas.
19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu;
Mia forto, rapidu, por helpi min.
20Savu de la glavo mian animon,
Mian solan savu de la hundo.
21 Savu min de buŝo de leono,
Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.

22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj;
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin;
Tuta semo de Jakob, honoru Lin;
Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
24Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato,
Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon;
Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
25Vin mi gloros en granda komunumo;
Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
26La humiluloj manĝu kaj satiĝu,
Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj;
Via koro vivu eterne.
27Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo;
Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
28Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado;
Li reĝas super la popoloj.
29 Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero;
Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo
Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
30 Naskotaro Lin servos;
Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
31Al naskota popolo oni venos kaj predikos
Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

23

Psalmo de David.

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.

2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
3Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
4Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
5 Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

24

Psalmo de David.

Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

2Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis
Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
4Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
Kiu ne fordonis sian animon al malvero
Kaj ne ĵuras trompe.
5Li ricevos benon de la Eternulo,
Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.

7 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.
8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
La Eternulo, la potenculo de milito.
9 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.
10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo Cebaot,
Li estas la Reĝo de gloro. Sela.

25

De David.

Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

2Ho mia Dio, Vin mi fidas;
Ne lasu min hontiĝi;
Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
3Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos;
Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
4Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi;
Instruu min sekvi Vian iradon.
5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min,
Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas;
Al Vi mi esperas ĉiun tagon.
6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian
favorkorecon,
Ĉar ili estis de ĉiam.
7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru;
Laŭ Via favorkoreco rememoru min,
Pro Via boneco, ho Eternulo!
8Bona kaj justa estas la Eternulo,
Tial Li montras al pekantoj la vojon.
9 Li gvidas la humilulojn en justeco,
Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
10Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al
tiuj,
Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
11Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon,
Ĉar ĝi estas granda.
12Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon,
Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
13 Lia animo ĝuos bonon,
Kaj liaj idoj posedos la teron.
14Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj;
Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo,
Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,
Ĉar mi estas soleca kaj mizera.
17La suferoj de mia koro estas grandaj;
El mia premateco elkonduku min.
18 Rigardu mian suferon kaj mizeron,
Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
19Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj
Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
20 Gardu mian animon kaj savu min;
Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
21 Senkulpeco kaj justeco defendu min,
Ĉar al Vi mi esperas.
22 Liberigu, ho Dio,
Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.

26

De David.

Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la
Eternulon mi fidis;
Mi ne ŝanceliĝos.

2Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min;
Refandu mian internaĵon kaj mian koron.
3Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj;
Kaj mi marŝas en Via vero.
4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj,
Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
5Mi malamas societon de malbonfarantoj,
Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.
6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco;
Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,
7 Por aŭdigi laŭte gloradon
Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
8Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo,
Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj,
Nek mian vivon kun la sangaviduloj,
10En kies manoj estas krimo
Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.
11 Kaj mi iras en senkulpeco;
Liberigu min kaj korfavoru min.
12Mia piedo staras sur ebena loko;
En kunvenoj mi benos la Eternulon.

27

De David.

La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min
teruri?

2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian
karnon,
Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
3Se elpaŝos kontraŭ min armeo,
Mia koro ne ektimos;
Se leviĝos kontraŭ min milito,
Ankaŭ tiam mi havos fidon.
4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:
Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia
tuta vivo,
Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
5Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono;
Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;
Sur rokon Li levos min.
6Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min
ĉirkaŭas;
Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;
Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas;
Korfavoru min, kaj respondu al mi.
8De Vi diris al mi mia koro:
Serĉu Mian vizaĝon.
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
9Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon;
Vi estis mia helpo,
Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
10Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis,
Sed la Eternulo min akceptis.
11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,
Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.
12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;
Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de
rabemeco.
13Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
En la lando de vivantoj!
14 Esperu al la Eternulo;
Tenu vin forte, forta estu via koro;
Jes, esperu al la Eternulo.

28

De David.

Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
Mia Roko, ne silentu al mi;
Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj,
Kiuj iras en la tombon.

2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi,
Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj,
Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj,
Dum malbono estas en ilia koro.
4Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj;
Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili;
Redonu al ili, kion ili meritas.
5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo
Kaj la farojn de Liaj manoj,
Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

6 Glorata estu la Eternulo,
Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
7La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo;
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
Tial ekĝojas mia koro,
Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
8La Eternulo estas ilia forto,
Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

29

Psalmo de David.

Tributu al la Eternulo, vi potenculoj,
Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

2Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.

3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj;
La Dio de gloro tondras,
La Eternulo super grandaj akvoj.
4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto,
La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
5La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn,
La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
6Li saltigas ilin kiel bovidon,
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton,
La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
9La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas
arbarojn;
Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.

10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo,
La Eternulo restos Reĝo eterne.
11La Eternulo donos forton al Sia popolo,
La Eternulo benos Sian popolon per paco.

30

Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.

Mi gloros Vin alte, ho Eternulo,
Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi
super mi.

2Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,
Kaj Vi min sanigis.
3Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon;
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
4Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.
5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero,
Sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
Vespere povas esti ploro,
Sed matene venos ĝojego.
6Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo:
Mi neniam falos.
7Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike;
Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis,
Kaj al la Eternulo mi preĝis:
9Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
10Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min;
Ho Eternulo, estu helpanto al mi.
11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco;
Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

31

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita;
Per Via justeco savu min.

2Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min!
Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
3Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo;
Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi;
Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
5En Vian manon mi transdonas mian spiriton;
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
6Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj,
Sed mi fidas la Eternulon.
7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro;
Ĉar Vi vidis min mizeron,
Vi eksciis la suferojn de mia animo,
8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko,
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas;
Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado;
Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj
malfortiĝis.
11Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por
miaj najbaroj
Kaj teruraĵo por miaj konatoj;
Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
12Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto;
Mi fariĝis kiel rompita vazo.
13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj;
Ĉirkaŭe estas minacoj;
Ili kune konspiras kontraŭ mi,
Ili intencas pereigi mian vivon.
14Sed mi ― mi fidas Vin, ho Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia Dio.
15 En Via mano estas mia sorto;
Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
16Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo,
Helpu min per Via boneco.
17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi;
Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.
18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj,
Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo,
Kun fiero kaj malestimo.
19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj,
kiuj Vin timas,
Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
20Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj
atencoj,
Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.
21 Glorata estu la Eternulo,
Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.
22Kaj mi diris en mia konfuziĝo:
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;
Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al
Vi.
23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj;
La fidelulojn la Eternulo gardas,
Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.
24Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro,
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

32

Instruo de David.

Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko
estas kovrita.

2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian
kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.
4Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.
5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
6Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7 Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.
8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi
devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi.
10Multajn frapojn havas la malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

33

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo;
Al la justuloj konvenas glorado.

2 Gloru la Eternulon per harpo,
Per dekkorda psaltero ludu al Li.
3Kantu al Li novan kanton,
Bone ludu al Li kun trumpetado.
4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo,
Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
5Li amas justecon kaj juĝon;
La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo;
Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
7Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro,
Li metis la abismojn en konservejojn.
8 Timu la Eternulon la tuta tero;
Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis;
Li ordonis, kaj tio aperis.
10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj,
Li detruas la intencojn de la nacioj.
11 La decido de la Eternulo restas eterne,
La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
13El la ĉielo la Eternulo rigardas,
Li vidas ĉiujn homidojn.
14 De la trono, sur kiu Li sidas,
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj,
Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
16La reĝon ne helpos granda armeo,
Fortulon ne savos granda forto.
17 Vana estas la ĉevalo por helpo,
Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
18Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,
Kiuj esperas Lian favoron,
19 Ke Li savu de morto ilian animon
Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
20Nia animo fidas la Eternulon;
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
21 Ĉar pro Li ĝojas nia koro,
Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
22Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,
Kiel ni esperas al Vi.

34

De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.

Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo;
Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

2Per la Eternulo gloriĝas mia animo;
La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
3 Gloru la Eternulon kun mi,
Kaj ni altigu kune Lian nomon.
4Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi,
Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
5Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon,
Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis,
Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Li ilin savas.
8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo;
Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
9Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj;
Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj;
Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia
bono.
11 Venu, infanoj, aŭskultu min;
Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
12 Kiu ajn vi estas, homo,
Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
13Gardu vian langon kontraŭ malbono,
Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
15La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
16La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras
malbonon,
Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
17Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas,
Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita,
Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
19 Multaj estas la suferoj de piulo;
Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
20Li gardas ĉiujn liajn ostojn;
Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
21 La malbonulon mortigos la malbono;
Kaj la malamantoj de piulo pereos.
22La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj;
Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

35

De David.

Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi;
Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.

2 Prenu ŝildon kaj armilojn,
Kaj stariĝu, por helpi min.
3Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj
persekutantoj;
Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.
4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ
mia animo;
Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas
malbonon kontraŭ mi.
5Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento,
Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
6Ilia vojo estu malluma kaj glitiga,
Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
7 Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton,
Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
8 Venu sur lin pereo neatendite,
Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin;
Por pereo li falu en ĝin.
9 Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo,
Triumfos pro Lia helpo.
10Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin,
Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto,
Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
11 Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj;
Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
12 Ili pagas al mi malbonon por bono,
Atencon kontraŭ mia animo.
13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon,
Mi turmentis mian animon per fasto,
Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
14Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj;
Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde
malĝojis.
15 Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis;
Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis:
Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
16 Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj,
Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
17Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos?
Deturnu mian animon de iliaj atakoj,
Mian solan de la leonoj.
18Mi gloros Vin en granda kunveno,
Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.
19 Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj;
Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la
okuloj.
20 Ĉar ne pri paco ili parolas,
Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn
intencojn.
21 Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon,
Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.
22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu!
Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
23Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon,
Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
24Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio;
Kaj ili ne ĝoju pri mi.
25 Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro;
Ili ne diru: Ni lin englutis.
26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro
mia malfeliĉo;
Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas
kontraŭ mi.
27 Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi;
Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo,
Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.
28Kaj mia lango rakontados pri Via justeco
Kaj ĉiutage pri Via gloro.

36

Al la ĥorestro. De David, sklavo de la Eternulo.

La pekado de malpiulo parolas al lia koro;
Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

2Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj,
Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
3La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero;
Li ne volas kompreni, por fari bonon.
4 Krimon li pripensas sur sia kuŝejo;
Li staras sur vojo ne bona;
Malbonon li ne abomenas.

5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco,
Via vereco ĝis la nuboj.
6Via justeco estas kiel la montoj de Dio,
Viaj juĝoj estas granda abismo;
Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio!
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
8Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo,
Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
9Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo,
Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas,
Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
11Ne paŝu sur min piedo de fiereco,
Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
12Tie falu la farantoj de malbono;
Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

37

De David.

Ne incitiĝu pro la malvirtuloj;
Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas,
Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon;
Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
4Serĉu plezuron ĉe la Eternulo,
Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin,
Kaj Li faros.
6Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon,
Kaj vian justecon kiel tagmezon.
7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li;
Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo,
Kiu plenumas malbonajn intencojn.
8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon;
Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos,
Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
10Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne
ekzistos;
Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
11Kaj la humiluloj heredos la teron
Kaj ĝuos grandan pacon.
12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo
Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
13 Sed mia Sinjoro ridas pri li;
Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon,
Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
15Ilia glavo trafos en ilian koron,
Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo,
Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
17Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas;
Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
18La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj;
Kaj ilia havo restos eterne.
19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona,
Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
20Ĉar la malvirtuloj pereos,
Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la
herbejoj,
Ili malaperos kiel fumo.
21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas;
Sed piulo korfavoras kaj donas.
22Ĉar Liaj benitoj heredos la teron,
Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo,
Kaj lia vojo plaĉas al Li.
24 Falante, li ne estos forĵetita;
Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
25Mi estis juna kaj mi maljuniĝis,
Kaj mi ne vidis virtulon forlasita,
Nek liajn infanojn petantaj panon.
26Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas,
Kaj liaj infanoj estos benitaj.
27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon,
Kaj vi vivos eterne.
28Ĉar la Eternulo amas justecon,
Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn;
Ĉiam ili estos gardataj;
Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
29 La virtuloj heredos la teron
Kaj loĝos sur ĝi eterne.
30La buŝo de virtulo parolas saĝon,
Kaj lia lango diras justecon.
31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro;
Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
32 Malvirtulo subrigardas virtulon
Kaj celas mortigi lin.
33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj,
Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo,
Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron;
Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema,
Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis;
Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37 Konservu senkulpecon kaj celu veron,
Ĉar estontecon havas homo pacema;
38Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj;
La estonteco de la malpiuloj pereos.
39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo;
Li estas ilia forto en tempo de mizero.
40Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos;
Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin,
Ĉar ili fidas Lin.

38

Psalmo de David. Pro memoro.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.

2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min,
Kaj pezas sur mi Via mano.
3Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero,
Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
4Ĉar miaj krimoj superas mian kapon;
Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
5Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj
Pro mia malsaĝeco.
6Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege,
La tutan tagon mi iras malgaja.
7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo,
Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis,
Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
9Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj,
Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
10Mia koro tremegas, forlasis min mia forto;
Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.
11Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto,
Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
12Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon,
Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo,
Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas;
Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
14Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas
Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
15Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas;
Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi;
Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
17 Ĉar mi estas preta fali,
Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
18Ĉar mi konfesas mian kulpon;
Kaj min ĉagrenas mia peko.
19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj,
Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono,
Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.
21Ne forlasu min, ho Eternulo;
Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.
22 Rapidu, por helpi min,
Mia Sinjoro, mia helpo!

39

Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David.

Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per
mia lango;
Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.

2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono;
Kaj mia sufero estis mordanta.
3 Ekbrulis mia koro en mia interno,
En miaj pensoj ekflamis fajro,
Mi ekparolis per mia lango:
4Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,
Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,
Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
5Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus.
Sela.
6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;
Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.
7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?
Mia espero estas al Vi.
8De ĉiuj miaj pekoj liberigu min,
Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.
9Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon,
Ĉar Vi tion faris.
10 Deturnu de mi Vian frapon;
De Via batanta mano mi pereas.
11Se Vi punas homon pro lia krimo,
Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj.
Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.
12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;
Al miaj larmoj ne silentu;
Ĉar migranto mi estas ĉe Vi,
Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.
13 Lasu min, ke mi vigliĝu,
Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.

40

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Mi atende esperis al la Eternulo,
Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

2Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo,
Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn
paŝojn.
3 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio.
Multaj tion vidos kaj ektimos,
Kaj ili esperos al la Eternulo.
4Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la
Eternulon
Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
5Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio!
Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni.
Neniu egalas Vin.
Mi rakontos kaj parolos,
Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
6Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras;
La orelojn Vi malfermis al mi;
Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
7Tiam mi diris: Jen mi venas;
En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras,
Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
9Mi predikas justecon en granda kunveno;
Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
10Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro,
Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;
Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la
granda kunveno.
11Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi,
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
12Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj,
Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi;
Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj
mia koro min forlasis.
13Volu, ho Eternulo, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.
14 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
15 Teruritaj estu de sia honto tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!
16Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
La amantoj de Via helpo diru ĉiam:
Granda estas la Eternulo.
17 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Mia Sinjoro pensu pri mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho mia Dio, ne malrapidu.

41

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon:
En tago de mizero savos lin la Eternulo.

2La Eternulo lin gardos kaj vivigos;
Li estos feliĉa sur la tero,
Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
3La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano;
Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
4Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min;
Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
5 Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante:
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
6Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere;
Lia koro serĉas malbonon;
Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.
7 Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj;
Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
8 Afero pereiga atakis lin;
Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
9 Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon,
Levis kontraŭ min la piedon.
10 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min,
Por ke mi povu repagi al ili.
11Per tio mi scios, ke Vi favoras min,
Se mia malamiko ne triumfos super mi.
12 Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco,
Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.

13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael,
De eterne ĝis eterne.
Amen, kaj amen!


Libro Dua


42

Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,
Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
4 Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en
la domon de Dio,
Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

6 Malĝojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon,
Sur la monto Micar.
7