Paroloj de Jeremia, filo de Ĥilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen; 2 al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia reĝado, 3 kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la fino de la dek- unua jaro de Cidkija, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.
4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj. 6 Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, ĉar mi estas juna. 7 Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu. 8 Ne timu ilin; ĉar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo. 9 Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektuŝis mian buŝon, kaj la Eternulo diris al mi: Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon. 10 Vidu, Mi starigas vin hodiaŭ super la popoloj kaj super la regnoj, por elŝiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.
11 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan. 12 Kaj la Eternulo diris al mi: Vi vidis bone; ĉar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi ĝin. 13 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi vidas flame bolantan poton, kaj ĝi rigardas de norde. 14 Kaj la Eternulo diris al mi: De norde venos la malfeliĉo sur ĉiujn loĝantojn de la lando. 15 Ĉar jen Mi alvokos ĉiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos ĉiu sian tronon antaŭ la pordegoj de Jerusalem kaj ĉirkaŭ ĝiaj muregoj kaj antaŭ ĉiuj urboj de Judujo. 16 Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj. 17 Kaj vi zonu viajn lumbojn, leviĝu, kaj diru al ili ĉion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaŭ ili, por ke Mi ne tremigu vin antaŭ ili. 18 Jen Mi faras vin hodiaŭ fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraŭ la reĝoj de Judujo, kontraŭ ĝiaj princoj, kontraŭ ĝiaj pastroj, kaj kontraŭ la popolo de la lando. 19 Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fianĉineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita. 3 Izrael tiam estis sanktaĵo de la Eternulo, Lia unua frukto; ĉiuj, kiuj manĝis ĝin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.
4 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj ĉiuj familioj de la domo de Izrael. 5 Tiele diras la Eternulo: Kian maljustaĵon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimiĝis de Mi kaj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis? 6 Kaj ili ne diris: Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu loĝis? 7 Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi manĝu ĝiajn fruktojn kaj bonaĵojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredaĵon vi faris abomenindaĵo. 8 La pastroj ne diris: Kie estas la Eternulo? la leĝokompetentuloj ne atentis Min, la paŝtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn. 9 Pro tio Mi ankoraŭ procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj Mi procesos. 10 Ĉar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, ĉu tie estas farita io simila. 11 Ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj. 12 Miregu pri tio, ho ĉielo, sentu teruron kaj forte konsterniĝu, diras la Eternulo. 13 Ĉar du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon. 14 Ĉu Izrael estas sklavo, aŭ ĉu li estas infano de la domo? kial li fariĝis rabitaĵo? 15 Kontraŭ li blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili faris lian landon dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu loĝas en ili. 16 Eĉ la filoj de Nof kaj de Taĥpanĥes frakasis vian verton. 17 Vi jam mem tion faris al vi, ĉar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo. 18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? ĉu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? ĉu por trinki la akvon de Eŭfrato? 19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riproĉojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot. 20 Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino. 21 Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa? 22 Se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 23 Kiel vi povas diri: Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo. 24 Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama stato ili ĝin trovos. 25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin. 26 Kiel ŝtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj, 27 kiuj diras al ligno: Vi estas mia patro; kaj al ŝtono: Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizaĝon; sed en la tempo de sia malfeliĉo ili diras: Leviĝu, kaj savu nin. 28 Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.
29 Kial vi volas disputi kun Mi? vi ĉiuj defalis de Mi, diras la Eternulo. 30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono. 31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! Ĉu Mi estis por Izrael dezerto aŭ lando malluma? Kial do Mia popolo diras: Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi? 32 Ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla. 33 Kiel vi beligas vian vojon, por serĉi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimiĝis. 34 Eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de malriĉuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur ĉiuj tiuj lokoj. 35 Vi diras: Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos juĝon inter ni pro tio, ke vi diras: Mi ne pekis. 36 Kiel malestiminda vi fariĝis, ŝanĝante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio. 37 Ankaŭ el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, ĉar la Eternulo forpuŝis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.
Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. 2 Levu viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj. 3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti. 4 Tamen vi kriis al Mi: Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco! 5 ĉu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por ĉiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontraŭstaras.
6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija: Ĉu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis. 7 Kaj post kiam ŝi faris ĉion ĉi tion, Mi diris: Revenu al Mi; sed ŝi ne revenis. Kaj tion vidis ŝia perfidema fratino Judujo. 8 Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis. 9 Kaj de la bruo de ŝia malĉastado malpuriĝis la lando, kaj ŝi adultis kun ŝtono kaj kun ligno. 10 Kaj malgraŭ ĉio ŝia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo. 11 Kaj la Eternulo diris al mi: La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo. 12 Iru, kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru: Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon, ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne. 13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub ĉiun verdan arbon, kaj Mian voĉon vi ne aŭskultis, diras la Eternulo. 14 Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon. 15 Kaj Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro, kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco. 16 Kaj kiam vi kreskos kaj multiĝos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; ĝi ne venos en la koron, oni ne rememoros ĝin, oni ne serĉos ĝin, oni ne faros ĝin denove. 17 En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektiĝos ĉiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro. 18 En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredaĵon al viaj patroj. 19 Mi diris: Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon, la plej belan heredaĵon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi. 20 Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo. 21 Voĉo estas aŭdata sur la altaĵoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, ĉar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion. 22 Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, ĉar Vi estas la Eternulo, nia Dio. 23 Vere, mensogo estis en la altaĵoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael. 24 La hontindaĵo formanĝis la penadon de niaj patroj de post nia juneco: iliajn ŝafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn. 25 Ni kuŝu en nia abomenindaĵo, kaj nia hontindaĵo nin kovru; ĉar kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco ĝis la nuna tago, kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.
Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados, 2 kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros: Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.
3 Ĉar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem: Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornaĵo. 4 Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu ĝin estingos. 5 Proklamu en Judujo, aŭdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena voĉo, kaj diru: Kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn. 6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon. 7 Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili. 8 Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni. 9 En tiu tago, diras la Eternulo, senviviĝos la koro de la reĝo kaj la koro de la princoj, konsterniĝos la pastroj, kaj la profetoj konfuziĝos. 10 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon ― kaj dume la glavo atingis jam la animon? 11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem: Seka vento de la altaĵoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi; 12 vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraŭ ili. 13 Jen ĝi leviĝas kiel nuboj, kaj ĝiaj ĉaroj estas kiel ventegoj, ĝiaj ĉevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj. 14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam loĝos en vi viaj malbonaj pensoj? 15 Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim: 16 Sciigu al la popoloj, aŭdigu pri Jerusalem, ke sieĝontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian voĉon kontraŭ la urboj de Judujo. 17 Kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin, ĉar ĝi ribelis kontraŭ Mi, diras la Eternulo. 18 Via konduto kaj viaj faroj kaŭzis tion al vi, tiu via malboneco, ĉar ĝi estas maldolĉa, ĉar ĝi penetris ĝis via koro.
19 Mia internaĵo, mia internaĵo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; ĉar vi, mia animo, aŭdis sonon de korno, trumpetadon de batalo. 20 Estas proklamata malfeliĉo post malfeliĉo, ĉar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj. 21 Kiel longe ankoraŭ mi vidos standardon, aŭdos sonadon de korno? 22 Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.
23 Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma. 24 Mi rigardas la montojn ― ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas. 25 Mi rigardas ― troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis. 26 Mi rigardas ― la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero. 27 Ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros. 28 Pro tio la tero ploros kaj la ĉielo supre malĝojos; ĉar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedaŭras, kaj Mi ne reprenos ĝin. 29 Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; ĉiuj urboj malpleniĝis, kaj neniu en ili loĝas. 30 Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi. 31 Ĉar Mi aŭdas krion kiel de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; ŝi ĝemas, kaj etendas siajn manojn: Ho ve al mi! ĉar mia animo pereas de la mortigantoj.
Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj serĉu sur ĝiaj palacoj, ĉu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu serĉas la veron ― tiam Mi pardonos al ĝi. 2 Eĉ se ili diras: Mi ĵuras per la Eternulo ― ili tamen ĵuras mensoge. 3 Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaŭ pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizaĝon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertiĝi. 4 Mi diris al mi: Eble ili estas malriĉuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio; 5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili: ili ja konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio; sed ankaŭ ili ĉiuj kune rompis la jugon, disŝiris la ŝnurojn. 6 Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; ĉiu, kiu eliros el tie, estos disŝirata. Ĉar multaj fariĝis iliaj krimoj, fortaj fariĝis iliaj perfidoj. 7 Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj ĵuris per ne-dioj. Mi ĵurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malĉastejojn. 8 Ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj; ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo. 9 Ĉu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj ĉu al tia popolo Mia animo povas ne venĝi? 10 Iru sur ĝiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu ĝiajn branĉojn, ĉar ne por la Eternulo ili estas. 11 Ĉar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo. 12 Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris: Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos. 13 Kaj la profetoj estas kiel vento, ne troviĝas en ili la vorto de Dio; tiel fariĝu al ili. 14 Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot: Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian buŝon kiel fajron, kaj ĉi tiu popolo estos kiel ligno, kiun ĝi konsumos. 15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion ĝi parolas. 16 Ĝia sagujo estas kiel malfermita tombo; ĉiuj ili estas herooj. 17 Ĝi formanĝos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formanĝos viajn ŝafojn kaj viajn bovojn, formanĝos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas. 18 Sed eĉ en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute. 19 Kaj kiam oni demandos: Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni ĉion ĉi tion? tiam diru al ili: Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.
20 Anoncu tion en la domo de Jakob kaj aŭdigu en Judujo, dirante: 21 Aŭskultu ĉi tion, ho popolo malsaĝa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne aŭdas. 22 Ĉu vi ne timas Min? diras la Eternulo; ĉu vi ne tremas antaŭ Mi, kiu faris sablon limo por la maro, aranĝo eterna, kiun ĝi ne transpaŝas? kiom ajn ĝi skuiĝas, ĝi nenion povas fari; kiom ajn bruas ĝiaj ondoj, ili ne povas ĝin transpaŝi. 23 Sed ĉi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris. 24 Kaj ili ne diris en sia koro: Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en ĝia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto. 25 Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon. 26 Ĉar inter Mia popolo troviĝas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn. 27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakiraĵoj; tial ili fariĝis grandaj kaj riĉaj. 28 Ili fariĝis grasaj, ili fariĝis dikaj; ili faris malbonajn agojn; juĝon ili ne faras, juĝon pri orfo, sed ili ĝuas la vivon; justecon al malriĉuloj ili ne faras. 29 Ĉu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?
30 Io konsterna kaj terura fariĝis en la lando: 31 la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; ĉar de nordo aperas malbono kaj granda pereo. 2 Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion. 3 Al ŝi venos paŝtistoj kun siaj brutaroj, ĉirkaŭ ŝi ili starigos tendojn, kaj ĉiu paŝtos sur sia loko. 4 Aranĝu militon kontraŭ ŝi; leviĝu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! ĉar baldaŭ vesperiĝos, etendiĝas la ombroj de vespero. 5 Leviĝu, ni iru nokte, kaj ni detruu ŝiajn palacojn. 6 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Haku ŝiajn arbojn kaj aranĝu remparon ĉirkaŭ Jerusalem; ĉi tiun urbon oni devas puni, ĝi estas tute plena de malbonagoj. 7 Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj batado. 8 Prudentiĝu, ho Jerusalem, por ke ne foriĝu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne loĝata.
9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Oni kolektu la restaĵon de Izrael kiel restaĵon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel ŝirkolektanto de vinberoj super la korboj. 10 Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min aŭskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas aŭdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malŝatas; ili ne deziras ĝin. 11 Tial Mi pleniĝis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elverŝu ĝin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiliĝon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj profundaĝulo. 12 Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaŭ la kampoj kaj la edzinoj; ĉar Mi etendos Mian manon sur la loĝantojn de la lando, diras la Eternulo. 13 Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon. 14 Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato. 15 Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
16 Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris: Ni ne iros. 17 Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante: Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris: Ni ne atentos. 18 Tial aŭdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio fariĝas ĉe ili. 19 Aŭskultu, ho tero! jen Mi venigas malfeliĉon sur ĉi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; ĉar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpuŝis. 20 Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el Ŝeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne plaĉas al Mi, kaj viaj buĉoferoj ne estas agrablaj al Mi. 21 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi metos antaŭ ĉi tiu popolo falpuŝilon, kaj sur ĝi falpuŝiĝos kune patroj kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.
22 Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio leviĝos de la randoj de la tero. 23 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Cion. 24 Kiam ni aŭdis pri ili, malleviĝis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon. 25 Ne eliru sur la kampon, ne iru sur la vojon, ĉar la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe. 26 Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakaĵo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe, ĉar subite venos sur nin la pereiganto. 27 Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon. 28 Ĉiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; ĉiuj ili estas degenerintoj. 29 La blovilo bruldifektiĝis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis. 30 Arĝento rifuzita oni nomos ilin, ĉar la Eternulo forrifuzis ilin.
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo. 3 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko. 4 Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo. 5 Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian, 6 se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo: 7 tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne. 8 Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas. 9 Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas, 10 vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis ― kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn! 11 Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo. 12 Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael. 13 Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas: 14 tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo. 15 Mi forpuŝos vin de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.
16 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne aŭskultos vin. 17 Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem? 18 La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min. 19 Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon? 20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.
21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Aldonu viajn bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon; 22 ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone. 24 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen. 25 De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis; 26 sed ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.
27 Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi. 28 Diru do al ili: Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia buŝo.
29 Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la generacion, kiun Li koleras. 30 Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin. 31 Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj. 32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko. 33 Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos. 34 Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.
En tiu tempo, diras la Eternulo, oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoj de Judujo kaj la ostojn de ĝiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la loĝantoj de Jerusalem; 2 kaj oni disĵetos ilin antaŭ la suno kaj antaŭ la luno kaj antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili serĉis, kaj al kiuj ili adorkliniĝis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero. 3 Kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en ĉiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.
4 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Ĉu se oni falis, oni ne leviĝas? ĉu se oni devojiĝis, oni ne volas reveni? 5 Kial do ĉi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malveraĵo kaj ne volas sin konverti. 6 Mi atentis kaj aŭskultis, sed ili parolas nenion ĝustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante: Kion mi faris? Ĉiu fordonis sin al sia kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon. 7 Eĉ cikonio sub la ĉielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la leĝon de la Eternulo. 8 Kiel vi diras: Ni estas saĝuloj, kaj ni havas antaŭ ni la instruon de la Eternulo? Ĝi fariĝis ja mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj. 9 Per honto kovris sin la saĝuloj, konfuziĝis kaj implikiĝis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do saĝecon ili havas? 10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; ĉar de malgrandulo ĝis grandulo ili ĉiuj estas profitavidaj, de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵon. 11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato. 12 Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo. 13 Mi plene ŝirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbranĉo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon. 14 Por kio ni sidas? kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; ĉar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolĉan pro tio, ke ni pekis antaŭ la Eternulo. 15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed jen estas teruro. 16 El la regiono de Dan oni aŭdas spiregadon de iliaj ĉevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj ĉevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formanĝos la teron, kaj tion, kio estas sur ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn. 17 Ĉar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorĉligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.
18 Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras. 19 Jen mi aŭdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima: Ĉu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? ĉu ĝia Reĝo ne estas en ĝi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantaĵoj? 20 Pasis la rikolto, finiĝis la somero, sed ni ne ricevis helpon. 21 La malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi malĝojas, mi sentas teruron. 22 Ĉu ne ekzistas balzamo en Gilead? ĉu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resaniĝo al la filino de mia popolo?
Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo. 2 Ho, se mi havus en la dezerto rifuĝejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, ĉar ili ĉiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj. 3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo. 4 Gardu vin unu kontraŭ alia, kaj fidu neniun fraton; ĉar ĉiu frato insidas, kaj ĉiu proksimulo disportas kalumniojn. 5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de malbonagado. 6 Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
7 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; ĉar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo? 8 Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraŭ li. 9 Ĉu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?
10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; ĉar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne aŭdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la ĉielo ĝis la brutoj ĉio diskuris, foriris. 11 Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu loĝanto. 12 Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra ĝi?
13 Kaj la Eternulo diris: Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne aŭskultis Mian voĉon kaj ne sekvis ĝin, 14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj: 15 tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi manĝigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; 16 kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, ĝis Mi tute ekstermos ilin.
17 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu. 18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo. 19 Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion: Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj. 20 Aŭskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia buŝo: Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon. 21 Ĉar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj. 22 Diru, ke tiele diras la Eternulo: La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaŭ la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.
23 Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco; 24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavoraĵon, juĝon, kaj justaĵon sur la tero; ĉar ĉi tio plaĉas al Mi, diras la Eternulo. 25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos ĉiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn, 26 Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj ĉiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj loĝas en la dezerto; ĉar ĉiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.
Aŭskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael! 2 Tiele diras la Eternulo: Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la ĉielo, kiel la nacioj ilin timas. 3 Ĉar la aranĝoj de la nacioj estas vantaĵo: ili dehakas arbon en la arbaro, kaj ĉarpentisto prilaboras ĝin per hakilo; 4 ili ornamas ĝin per arĝento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke ĝi ne disfalu. 5 Ili estas kiel kolono ĉirkaŭforĝita; ili ne parolas, oni portas ilin, ĉar ili ne povas iri. Ne timu ilin, ĉar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon. 6 Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco. 7 Kiu povas ne timi Vin, ho Reĝo de la popoloj? al Vi tio decas, ĉar inter ĉiuj saĝuloj de la nacioj kaj en ĉiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi. 8 Ĉiuj ili malsaĝiĝis kaj idiotiĝis, ĉar ligno donas ja nur vantaĵan instruon. 9 Foliigita arĝento estas venigita el Taŝiŝ kaj oro el Ufaz, laboritaĵo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura ŝtofo estas ilia vesto, ĉio estas faritaĵo de lertuloj. 10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.
11 Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la ĉielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la ĉielo.
12 Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon. 13 Kiam Li eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 14 Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton. 15 Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos. 16 Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
17 Forprenu de la tero vian komercaĵon, vi, kiu loĝas en fortikaĵo; 18 ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi ĉi tiun fojon elĵetos la loĝantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke ili sentos kaj diros: 19 Ho ve al mi en mia malfeliĉo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti. 20 Mia tendo estas ruinigita, kaj ĉiuj miaj ŝnuroj estas disŝiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn kurtenojn. 21 Ĉar la paŝtistoj malsaĝiĝis kaj ne serĉis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta paŝtataro estas dispelita. 22 Jen venas laŭta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj. 23 Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laŭ lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn. 24 Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu. 25 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; ĉar ili formanĝis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian loĝejon.
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem. 3 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Malbenita estu la homo, kiu ne aŭskultos la vortojn de ĉi tiu interligo, 4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante: Obeu Mian voĉon, kaj faru ĉion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio; 5 por ke plenumiĝu la ĵuro, kiun Mi ĵuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris: Tiel estu, ho Eternulo.
6 Kaj la Eternulo diris al mi: Proklamu ĉiujn ĉi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante: Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin. 7 Ĉar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, ĝis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante: Aŭskultu Mian voĉon. 8 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ĉiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin ĉion, kio estas dirita en ĉi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.
9 Kaj la Eternulo diris al mi: Fariĝis ribelo ĉe la Judoj kaj ĉe la loĝantoj de Jerusalem; 10 ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj. 11 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos sur ilin malfeliĉon, el kiu ili ne povos liberiĝi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne aŭskultos ilin. 12 Tiam la urboj de Judujo kaj la loĝantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfeliĉo. 13 Ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal. 14 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj preĝon; ĉar Mi ne aŭskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfeliĉo.
15 Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi fariĝas ĉiam pli malbona kaj ankoraŭ ĝojas pri tio? 16 La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoriĉa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis ĝin fajro, kaj ĝiaj branĉoj difektiĝis. 17 La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.
18 Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn. 19 Kaj mi, kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraŭ mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata. 20 Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu juĝas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian venĝon kontraŭ ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson. 21 Tial tiele diras la Eternulo pri la loĝantoj de Anatot, kiuj serĉas vian animon, kaj diras: Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj; 22 tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato. 23 Kaj neniu restos el ili, ĉar Mi venigos malfeliĉon sur la loĝantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.
Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile? 2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno. 3 Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo. 4 Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni. 5 Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan? 6 Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone.
7 Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj. 8 Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro: ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis. 9 Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin. 10 Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto. 11 Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio. 12 Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata. 13 Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.
14 Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael: Jen Mi elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili. 15 Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon. 16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por ĵuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo. 17 Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.
Tiele diris al mi la Eternulo: Iru, aĉetu al vi tolan zonon kaj metu ĝin sur viajn lumbojn, sed en akvon ĝin ne metu. 2 Kaj mi aĉetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis ĝin sur miajn lumbojn. 3 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 4 Prenu la zonon, kiun vi aĉetis, kiu estas sur viaj lumboj, leviĝu kaj iru al Eŭfrato, kaj kaŝu ĝin tie en fendo de roko. 5 Kaj mi iris kaj kaŝis ĝin apud Eŭfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis. 6 Post longa tempo la Eternulo diris al mi: Leviĝu, iru al Eŭfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kaŝu ĝin tie. 7 Kaj mi iris al Eŭfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi ĝin kaŝis; kaj jen montriĝis, ke la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas. 8 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Tiele diras la Eternulo: Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem. 10 Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorkliniĝante al ili, fariĝos kiel ĉi tiu zono, kiu jam taŭgas por nenio. 11 Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis. 12 Kaj diru al ili ĉi tion: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino. Ili diros al vi: Ĉu ni ne scias, ke ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino? 13 Sed vi diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando, la reĝojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj ĉiujn loĝantojn de Jerusalem; 14 kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.
15 Aŭskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, ĉar la Eternulo parolas. 16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaŭ ol Li venigos mallumon, kaj antaŭ ol viaj piedoj falpuŝiĝos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataŭ ĝi ombron de morto, densan nebulon. 17 Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo. 18 Diru al la reĝo kaj al la reĝino: Sidiĝu pli malalte, ĉar la krono de via majesto defalis de via kapo. 19 La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, ĝi tuta estas forkondukita.
20 Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la paŝtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela ŝafaro? 21 Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraŭ vi, esti ĉefoj kaj ordonantoj. Ĉu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon? 22 Eble vi diros en via koro: Pro kio trafis min ĉi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj. 23 Ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn? tiel ankaŭ vi, ĉu vi povas fari bonon, alkutimiĝinte al malbono? 24 Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto. 25 Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malveraĵon. 26 Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj ĝis via vizaĝo, kaj montriĝos via hontindaĵo, 27 via adulto, via voluptegeco, viaj malĉastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindaĵojn. Ve al vi, ho Jerusalem! ĉu vi ne puriĝos? kiam do fine?
Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.
2 Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis, klinite al la tero, kaj plora kriado leviĝas el Jerusalem. 3 Ĝiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; ĉi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsterniĝas, kaj kovras sian kapon. 4 Ĉar la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsterniĝis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon. 5 Eĉ cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, ĉar ne ekzistas verdaĵo. 6 Sovaĝaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel ŝakaloj; senbriliĝis iliaj okuloj, ĉar ne ekzistas herbo.
7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi. 8 Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfeliĉo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton? 9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
10 Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn. 11 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne preĝu por ĉi tiu popolo, por ĝia bono. 12 Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto. 13 Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko. 14 Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro. 15 Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando ― per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj; 16 kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos ― ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon. 17 Kaj diru al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga. 18 Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.
19 Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron. 20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi. 21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni. 22 Ĉu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? ĉu la ĉielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi faras ĉion ĉi tion.
Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru. 2 Kaj se ili diros al vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon. 3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por formanĝi kaj ekstermi. 4 Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem. 5 Ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktiĝos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto? 6 Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantaŭen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi laciĝis de kompatado. 7 Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo. 8 Mi faros, ke da vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro; en ilian ĉefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi ĵetos sur ĝin subite timon kaj teruron. 9 Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras ŝia animo; subiras ŝia suno, kiam estas ankoraŭ tago; ŝi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaŭ iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
10 Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min malbenas. 11 La Eternulo diris: Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraŭ la malamiko.
12 Ĉu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro? 13 Vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj. 14 Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; ĉar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
15 Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj venĝu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron. 16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot. 17 Mi ne sidis en interkonsiliĝo de mokantoj kaj ne ĝojis kun ili; mi sidis solece antaŭ Via mano, ĉar Vi plenigis min per indigno. 18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke ĝi ne povas resaniĝi? Vi fariĝis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
19 Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili. 20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo. 21 Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur ĉi tiu loko. 3 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj naskiĝas sur ĉi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin, kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en ĉi tiu lando: 4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero. 5 Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; ĉar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton. 6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si tranĉojn nek kalvaĵon pro ili. 7 Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino. 8 Ankaŭ en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por manĝi kaj trinki. 9 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi forigos de ĉi tiu loko antaŭ viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino. 10 Kiam vi diros al tiu popolo ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi: Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfeliĉon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaŭ la Eternulo, nia Dio? ― 11 tiam diru al ili: Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorkliniĝis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis; 12 kaj vi agas ankoraŭ pli malbone ol viaj patroj, kaj ĉiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne aŭskultante Min; 13 tial Mi elĵetos vin el ĉi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, ĉar Mi ne donos al vi indulgon.
14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 15 sed: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Li dispelis ilin; ĉar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj. 16 Jen Mi sendos multe da fiŝkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto, de ĉiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj. 17 Ĉar Miaj okuloj vidas ĉiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaŭ Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kaŝitaj antaŭ Miaj okuloj. 18 Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj ili plenigis Mian heredaĵon. 19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros: Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio. 20 Ĉu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj. 21 Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.
La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj. 2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn ĉe la verdaj arboj sur la altaj montetoj. 3 Ĉu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj ĉiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altaĵojn pro la pekoj en ĉiuj viaj limoj. 4 Kaj vi estos elpuŝita el la heredaĵo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; ĉar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, ĝi flamos eterne.
5 Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. 6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li loĝos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne loĝata. 7 Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn. 9 Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni? 10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj. 11 Perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras riĉecon per rimedoj maljustaj: en la mezo de sia vivo li ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo.
12 Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva. 13 Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo. 14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; ĉar Vi estas mia gloro. 15 Jen ili diras al mi: Kie estas la vorto de la Eternulo? ĝi plenumiĝu. 16 Sed mi ne forklinis min de tio, esti paŝtisto laŭ Via montro; la tagon de malfeliĉo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia buŝo, tio estis ĝusta antaŭ Via vizaĝo. 17 Ne estu por mi terura, Vi, mia rifuĝejo en la tago de mizero! 18 Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.
19 Tiele diris al mi la Eternulo: Iru kaj stariĝu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la reĝoj de Judujo, kaj en ĉiuj pordegoj de Jerusalem; 20 kaj diru al ili: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo, kaj ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kiuj iras tra ĉi tiuj pordegoj. 21 Tiele diras la Eternulo: Gardu viajn animojn, kaj ne portu ŝarĝojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem; 22 kaj ne elportu ŝarĝon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj. 23 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne aŭskulti kaj por ne akcepti moralinstruon. 24 Se vi aŭskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos ŝarĝon tra la pordegoj de ĉi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en ĝi nenian laboron: 25 tiam tra la pordegoj de ĉi tiu urbo irados reĝoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj ĉevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la loĝantoj de Jerusalem, kaj ĉi tiu urbo estos loĝata eterne. 26 Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la ĉirkaŭaĵoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenaĵo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj buĉoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo. 27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu ŝarĝon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata: tiam Mi ekbruligos en ĝiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingiĝos.
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn. 3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo. 4 Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.
5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo: 6 Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael. 7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin elŝiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri ĝi, tiam Mi ankaŭ pentas pri la malfeliĉo, kiun Mi intencis fari al ĝi. 9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin fortikigos kaj enradikigos; 10 sed se ĝi faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, ne aŭskultante Mian voĉon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al ĝi. 11 Kaj nun diru al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem jene: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraŭ vi; revenu do ĉiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn. 12 Sed ili diras: Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj ĉiu el ni agos laŭ la obstineco de sia malbona koro.
13 Tial tiele diras la Eternulo: Demandu inter la nacioj, ĉu iu aŭdis ion similan; multe da abomenindaĵoj faris la filino de Izrael. 14 Ĉu la neĝo de Lebanon ĉesas liveri akvon al Miaj kampoj? ĉu ĉesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime? 15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laŭ vojo ne ebenigita, 16 por fari sian landon dezerto, eterna mokataĵo, tiel, ke ĉiu, kiu trapasas ĝin, miras kaj balancas la kapon. 17 Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaŭ la malamiko; la nukon kaj ne la vizaĝon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.
18 Ili diris: Ni iru kaj interkonsiliĝu kontraŭ Jeremia; ĉar ne malaperis la leĝinstruo ĉe la pastro, nek konsilo ĉe la saĝulo, nek parolo ĉe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
19 Atentu min, ho Eternulo, kaj aŭskultu la voĉon de miaj kontraŭuloj. 20 Ĉu oni devas repagi bonon per malbono? ĉar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaŭ Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron. 21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj fariĝu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito. 22 Kriado estu aŭdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaŭ miajn piedojn. 23 Vi, ho Eternulo, scias ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaŭ Vi ne elviŝu; faligu ilin antaŭ Vi; agu kontraŭ ili en la tempo de Via kolero.
Tiele diris la Eternulo: Iru kaj aĉetu argilan kruĉon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejaĝuloj de la popolo kaj el la plejaĝuloj de la pastroj, 2 iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi. 3 Kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun lokon tian malfeliĉon, ke al ĉiu, kiu aŭdos pri ĝi, eksonoros liaj oreloj. 4 Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj; 5 kaj konstruis altaĵojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio eĉ ne venis en Mian kapon: 6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos ĉi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado. 7 Kaj Mi detruos sur ĉi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaŭ iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj serĉas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel manĝaĵon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero. 8 Kaj Mi faros ĉi tiun urbon dezerto kaj mokataĵo; ĉiu, kiu preterpasos ĝin, miros kaj mokos ĉiujn ĝiajn frapojn. 9 Kaj Mi manĝigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj ĉiu manĝos la karnon de sia proksimulo, dum la sieĝo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la serĉantoj de iliaj animoj. 10 Kaj disrompu la kruĉon antaŭ la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi; 11 kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiele Mi disrompos ĉi tiun popolon kaj ĉi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita; kaj oni enterigos en Tofet, ĉar ne ekzistos alia loko por enterigado. 12 Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet. 13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.
14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li stariĝis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo: 15 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.
Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan, 2 Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo. 3 La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro- ĉirkaŭe. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo. 5 Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon. 6 Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.
7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min. 8 Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado. 9 Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni. 10 Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li. 11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos. 12 Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson. 13 Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.
14 Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita. 15 Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon. 16 Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze. 17 Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam? 18 Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la reĝo Cidkija sendis al li Paŝĥuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri: 2 Volu demandi pri ni la Eternulon, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, militas kontraŭ ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al ĉiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.
3 Kaj Jeremia diris al ili: Tiele diru al Cidkija: 4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraŭ la reĝo de Babel, kaj kontraŭ la Ĥaldeoj, kiuj sieĝas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de ĉi tiu urbo. 5 Kaj Mi batalos kontraŭ vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno. 6 Kaj Mi frapos la loĝantojn de ĉi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos. 7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos. 8 Kaj al ĉi tiu popolo diru: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto: 9 kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro. 10 Ĉar Mi turnis Mian vizaĝon kontraŭ ĉi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la reĝo de Babel ĝi estos transdonita, kaj li forbruligos ĝin per fajro.
11 Kaj koncerne la domon de la reĝo de Judujo aŭskultu la vorton de la Eternulo: 12 Domo de David! diras la Eternulo: Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos ĝin estingi. 13 Jen Mi iras kontraŭ vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenaĵo, diras la Eternulo, kontraŭ vin, kiuj diras: Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn loĝejojn? 14 Kaj Mi punos vin laŭ la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en ĝia arbaro, por ke ĝi ekstermu ĝian tutan ĉirkaŭaĵon.
Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon: 2 diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj. 3 Tiele diras la Eternulo: Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko. 4 Ĉar se vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo. 5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam ― Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo ― ĉi tiu domo fariĝos ruino. 6 Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj. 7 Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron. 8 Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu granda urbo? 9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj dioj kaj servis al ili.
10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo. 11 Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija kaj foriris de ĉi tiu loko: Li ne plu revenos ĉi tien; 12 sed sur la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos.
13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon; 14 kiu diras: Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro. 15 Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone. 16 Li juĝadis la aferojn de premito kaj malriĉulo, kaj tiam estis bone. Ĉu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo. 17 Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado. 18 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo! 19 Per enterigo de azeno li estos enterigita: oni trenos lin kaj ĵetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
20 Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Baŝan laŭtigu vian voĉon, kaj kriu de Abarim; ĉar disbatitaj estas ĉiuj viaj amantoj. 21 Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraŭ en bona stato, sed vi diris: Mi ne volas aŭskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne aŭskultis Mian voĉon. 22 Ĉiujn viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj malbonagoj. 23 Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino! 24 Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, reĝo de Judujo, eĉ estus sigelringo sur Mia dekstra mano, eĉ de tie Mi vin deŝirus. 25 Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manon de la Ĥaldeoj. 26 Kaj Mi ĵetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskiĝis; kaj tie vi mortos. 27 Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos. 28 Ĉu ĉi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpuŝita? ĉu li estas vazo neamata? kial ili estas forĵetitaj, li kaj lia idaro, ĵetitaj en landon, kiun ili ne konis? 29 Ho tero, tero, tero! aŭskultu la vorton de la Eternulo! 30 Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.
Ve al la paŝtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la ŝafojn de Mia paŝtataro! diras la Eternulo. 2 Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la paŝtistoj, kiuj paŝtas Mian popolon: Vi diskurigis Miajn ŝafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo. 3 Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multiĝos. 4 Kaj Mi starigos super ili paŝtistojn, por ke ili paŝtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.
5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta, kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos: La Eternulo estas nia justeco. 7 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 8 sed: Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili ekloĝos en sia lando.
9 Pri la profetoj. Disŝiriĝas en mi mia koro, ĉiuj miaj ostoj tremas; mi fariĝis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Liaj sanktaj vortoj. 10 Ĉar la lando estas plena de adultuloj, ĉar la lando ploras de malbeno; sekiĝis la paŝtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto estas en malvereco. 11 Ĉar profeto kaj pastro hipokritas; eĉ en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo. 12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo: ili glitos tie kaj falos; ĉar Mi venigos sur ilin malfeliĉon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo. 13 Ĉe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon: ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael; 14 sed ĉe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran: ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili ĉiuj fariĝis por Mi kiel Sodom, kaj la loĝantoj de la urbo kiel Gomora.
15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj: Jen Mi manĝigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; ĉar de la profetoj de Jerusalem disvastiĝas malpieco en la tuta lando. 16 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo. 17 Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo. 18 Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian vorton kaj komprenis? 19 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turniĝanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj. 20 Ne kvietiĝos la kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos. 21 Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas. 22 Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili aŭdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj. 23 Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime? 24 Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigas la ĉielon kaj la teron? diras la Eternulo. 25 Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi sonĝis, mi sonĝis. 26 Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro? 27 Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj sonĝoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal. 28 Profeto, kiu vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo. 29 Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
30 Tial jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj ŝtelas Miajn vortojn unu de la alia. 31 Jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras: Li diris. 32 Jen Mi turnos Min kontraŭ tiujn, kiuj profetas malverajn sonĝojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogaĵoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al ĉi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo. 33 Se ĉi tiu popolo aŭ profeto aŭ pastro demandos vin, dirante: Kia estas la ŝarĝo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon: Mi forlasos vin, diras la Eternulo. 34 Kaj se iu el la profetoj aŭ pastroj aŭ el la popolo diros: Ŝarĝo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj lian domon. 35 Nur tiel diru ĉiu al sia proksimulo kaj ĉiu al sia frato: Kion respondis la Eternulo? aŭ: Kion diris la Eternulo? 36 Kaj la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio. 37 Tiele diru al la profeto: Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo? 38 Sed se vi diros: Ŝarĝo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo: Ĉar vi eldiris tiujn vortojn: Ŝarĝo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo: 39 tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaŭ Mia vizaĝo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; 40 kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesiĝos.
La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon. 2 Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi. 3 Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis: Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin manĝi. 4 Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean; 6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en ĉi tiun landon, kaj Mi aranĝos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elŝiros. 7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro. 8 Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo: Al ili Mi similigos Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en ĉi tiu lando kaj kiuj loĝas en la lando Egipta; 9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin; 10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, reĝo de Babel, 2 kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, dirante: 3 De post la dek-tria jaro de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, ĝis la nuna tago, en la daŭro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne aŭskultis. 4 La Eternulo sendis al vi ĉiujn Siajn servantojn, la profetojn; ĉiutage Li sendadis; sed vi ne aŭskultis, vi ne alklinis vian orelon, por aŭskulti. 5 Ili diris: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj loĝu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de ĉiam kaj por ĉiam; 6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorkliniĝante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritaĵo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon. 7 Sed vi ne aŭskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritaĵo de viaj manoj por via malbono. 8 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Pro tio, ke vi ne aŭskultis Miajn vortojn, 9 jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo. 10 Kaj Mi ĉesigos ĉe ili la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno. 11 Kaj ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj. 12 Sed kiam finiĝos la sepdek jaroj, Mi punos la reĝon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro ĝiaj malbonagoj, kaj la landon Ĥaldean, kaj Mi faros ĝin eterna dezerto. 13 Kaj Mi plenumos super tiu lando ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri ĝi, ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro, kion Jeremia profetis pri ĉiuj nacioj. 14 Ĉar ankaŭ ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj reĝoj, kaj Mi repagos al ili laŭ iliaj agoj kaj laŭ la faroj de iliaj manoj.
15 Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin. 16 Ili trinku, ili ŝanceliĝu kaj freneziĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendos sur ilin. 17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al ĉiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo: 18 al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj reĝoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertaĵo kaj ruino, mokataĵo kaj malbenataĵo, kiel tio estas nun; 19 al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo; 20 kaj al ĉiuj diversgentaj popoloj kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Uc kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Filiŝta kaj al Aŝkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restaĵo de Aŝdod; 21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj; 22 kaj al ĉiuj reĝoj de Tiro kaj al ĉiuj reĝoj de Cidon kaj al la reĝoj de la insuloj trans la maro; 23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al ĉiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj; 24 kaj al ĉiuj reĝoj de Arabujo, kaj al ĉiuj reĝoj de la diversgentaj popoloj, loĝantaj en la dezerto; 25 kaj al ĉiuj reĝoj de Zimri kaj al ĉiuj reĝoj de Elam kaj al ĉiuj reĝoj de Medujo; 26 kaj al ĉiuj reĝoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraŭ la alia, kaj al ĉiuj regnoj de la mondo, kiuj troviĝas sur la tero; kaj la reĝo de Ŝeŝaĥ trinkos post ili. 27 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin. 28 Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Vi nepre devas trinki. 29 Ĉar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot. 30 Profetu al ili ĉion ĉi tion, kaj diru al ili: La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta loĝejo Li aŭdigos Sian voĉon; Li forte ekbruos kontraŭ Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero. 31 La bruo atingos ĝis la fino de la tero; ĉar la Eternulo havos juĝon kontraŭ la popoloj, Li juĝos ĉiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.
32 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero. 33 Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili fariĝos sterko sur la supraĵo de la tero. 34 Ploru, ho paŝtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la ŝafoj; ĉar venis por vi la tempo de buĉo; Mi disĵetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo. 35 Kaj ne ekzistos forkuro por la paŝtistoj, nek forsaviĝo por la regantoj de la ŝafaro. 36 Estos aŭdata kriado de la paŝtistoj kaj plorado de la regantoj de la ŝafaro, ĉar la Eternulo faros ekstermon en ilia ŝafaro. 37 Disfalos la pacaj loĝejoj antaŭ la flama kolero de la Eternulo. 38 Li forlasis Sian laŭbon kiel leono; ilia lando fariĝis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.
En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo: 2 Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri ĉiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorkliniĝi, ĉiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu eĉ unu vorton. 3 Eble ili aŭskultos kaj returnos sin ĉiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj. 4 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Se vi ne obeos Min, por agadi laŭ Mia instruo, kiun Mi donis al vi, 5 por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne aŭskultis: 6 tiam Mi agos kun ĉi tiu domo kiel kun Ŝilo, kaj ĉi tiun urbon Mi faros malbeno por ĉiuj popoloj de la tero. 7 Kaj aŭdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo. 8 Kiam Jeremia finis la paroladon de ĉio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante: Vi devas morti! 9 Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante: Ĉi tiu domo fariĝos kiel Ŝilo, kaj ĉi tiu urbo dezertiĝos tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto? Kaj la tuta popolo amasiĝis ĉirkaŭ Jeremia en la domo de la Eternulo.
10 Kiam la eminentuloj de Judujo aŭdis pri tio, ili iris el la reĝa domo en la domon de la Eternulo kaj sidiĝis ĉe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: Al morto estas kondamninda ĉi tiu homo, ĉar li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo, kiel vi aŭdis per viaj oreloj. 12 Tiam Jeremia diris al ĉiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: La Eternulo sendis min, por profeti kontraŭ ĉi tiu domo kaj ĉi tiu urbo ĉion, kion vi aŭdis. 13 Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la voĉon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi. 14 Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa. 15 Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi ŝarĝos per senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ĉar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn ĉiujn tiujn vortojn. 16 Tiam la eminentuloj kaj la tuta popolo diris al la pastroj kaj al la profetoj: Ĉi tiu homo ne estas kondamninda al morto, ĉar li parolis al ni en la nomo de la Eternulo, nia Dio. 17 Kaj leviĝis kelkaj el la plejaĝuloj de la lando, kaj diris al la tuta amaso de la popolo jene: 18 Miĥa, la Moreŝetano, profetis en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo. 19 Ĉu mortigis lin Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj preĝis antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraŭ niaj animoj. 20 Ankaŭ alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de Ŝemaja, el Kirjat- Jearim; li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo kaj ĉi tiu lando, simile al ĉio, kion diris Jeremia. 21 Kaj liajn vortojn aŭdis la reĝo Jehojakim kaj ĉiuj liaj potenculoj kaj ĉiuj eminentuloj, kaj la reĝo intencis mortigi lin; sed Urija tion aŭdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon. 22 Kaj la reĝo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon: Elnatanon, filon de Aĥbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon; 23 kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la reĝo Jehojakim; kaj ĉi tiu mortigis lin per glavo kaj ĵetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo. 24 Tamen la mano de Aĥikam, filo de Ŝafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.
En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia: 2 Tiele diras al mi la Eternulo: Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon; 3 kaj sendu tion al la reĝo de Edom kaj al la reĝo de Moab kaj al la reĝo de la Amonidoj ka