Jeĥezkel


1

En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. 2 En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin, 3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo. 4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. 5 El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. 6 Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. 7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. 8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. 9 Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo. 10 La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar. 11 Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. 12 Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado. 13 La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. 14 Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj. 15 Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj. 16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia. 17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. 18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe. 19 Kaj kiam la kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj. 20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis; kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero, la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 22 Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. 23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj. 24 Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis. 25 Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn. 26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. 27 Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li. 28 Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.

2

Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, stariĝu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi. 2 Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi aŭskultis Tiun, kiu parolis al mi. 3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min ĝis la nuna tago. 4 La filoj havas malmolan vizaĝon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo. 5 Ĉu ili aŭskultos, ĉu ili ne aŭskultos (ĉar ili estas domo malobeema), ili almenaŭ sciu, ke profeto estis inter ili. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi loĝas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaŭ ilia vizaĝo, ĉar ili estas domo malobeema. 7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, ĉu ili aŭskultos aŭ ĉu ili ne aŭskultos, ĉar ili estas malobeemaj. 8 Kaj vi, ho filo de homo, aŭskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian buŝon, kaj manĝu tion, kion Mi donos al vi. 9 Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo. 10 Kaj Li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur ĝi estis skribitaj lamentoj, ĝemoj, kaj veoj.

3

Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael. 2 Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi tiun skribrulaĵon. 3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, en vian ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa, kiel mielo.

4 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj. 5 Ĉar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael; 6 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin. 7 Sed la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron. 8 Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj. 9 Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo malobeema. 10 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu per viaj oreloj. 11 Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo ― tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.

12 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko! 13 Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo. 14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte. 15 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj loĝis ĉe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili loĝis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malĝoje.

16 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi. 18 Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon ― tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 19 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon. 20 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 21 Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi: Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi. 23 Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 24 Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo. 25 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin; 26 kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema. 27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.

4

Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon. 2 Kaj faru ĉirkaŭ ĝi sieĝon, aranĝu kontraŭ ĝi bastionon, surŝutu kontraŭ ĝi remparon, faru kontraŭ ĝi tendaron, kaj starigu ĉirkaŭ ĝi muregrompilojn. 3 Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu ĝin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizaĝon kontraŭ ĝin; ĝi estu sub sieĝo, kaj vi sieĝu ĝin. Tio estu signo por la domo de Izrael.

4 Kaj vi kuŝiĝu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur ĝin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kuŝos sur ĝi, vi portos sur vi ilian malpiecon. 5 La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent naŭdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael. 6 Kiam vi tion plenumos, tiam denove kuŝiĝu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron. 7 Kaj kontraŭ la sieĝatan Jerusalemon direktu vian vizaĝon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraŭ ĝi. 8 Kaj jen Mi metos sur vin ŝnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, ĝis vi finos la tagojn de via sieĝado. 9 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kuŝos sur via flanko: dum tricent naŭdek tagoj manĝu ĝin. 10 Kaj vian manĝaĵon, kiun vi manĝos, uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage; de tempo al tempo manĝu ĝin. 11 Kaj akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo. 12 En formo de hordeaj platkukoj manĝu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaŭ iliaj okuloj. 13 Kaj la Eternulo diris: Tiele la Izraelidoj manĝados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos. 14 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian buŝon. 15 Kaj Li diris al mi: Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataŭ ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon. 16 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni manĝos panon laŭpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos laŭmezure kaj kun afliktoj; 17 ĉar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumiĝos pro sia malpieco.

5

Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn: 2 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finiĝos la tagoj de la sieĝado; trionon prenu, kaj dishaku ĝin per la glavo en la ĉirkaŭaĵo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon. 3 Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu ĝin en la randon de via vesto. 4 Kaj ankoraŭ iom prenu el tio, kaj ĵetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas Jerusalem; Mi starigis ĝin meze de la nacioj, kaj ĉirkaŭ ĝi estas diversaj landoj. 6 Sed ĝi agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraŭ Miaj leĝoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas ĉirkaŭ ĝi; ĉar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili ne sekvis. 7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, 8 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ankaŭ iros kontraŭ vin, kaj Mi faros inter vi juĝon antaŭ la okuloj de la nacioj. 9 Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro ĉiuj viaj abomenindaĵoj. 10 Tial gepatroj manĝos gefilojn inter vi, kaj gefiloj manĝos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraŭ vi juĝon, kaj Mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj. 11 Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos. 12 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon. 13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili. 14 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto. 15 Kaj vi estos hontindaĵo kaj mokataĵo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, kiam Mi faros kontraŭ vi juĝon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris. 16 Kiam Mi ĵetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros ĉe vi la malsaton ĉiam pli granda, kaj Mi rompos ĉe vi la panan apogon. 17 Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovaĝajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoverŝado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

6

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili; 3 kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj: Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altaĵojn. 4 Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaŭ viaj idoloj. 5 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaŭ iliaj idoloj, kaj Mi disĵetos viajn ostojn ĉirkaŭ viaj altaroj. 6 En ĉiuj viaj loĝlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altaĵoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritaĵoj estu ekstermitaj. 7 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 8 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu saviĝos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disĵetitaj en la landojn. 9 Kaj viaj saviĝintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malĉastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malĉastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per ĉiuj siaj abomenindaĵoj. 10 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.

11 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plaŭdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru: Ve pro ĉiuj malbonaj abomenindaĵoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto. 12 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konserviĝis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili. 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al ĉiuj siaj idoloj. 14 Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en ĉiuj iliaj loĝlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

7

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael: Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando. 3 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn. 4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun venas; 6 fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas. 7 Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj. 8 Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn. 9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto. 10 Jen estas la tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris. 11 La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili. 12 Venas la tempo, alproksimiĝas la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la kolero trafis ilian tutan amason. 13 Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco. 14 Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso. 15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto. 16 Kaj tiuj el ili, kiuj forsaviĝos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, ĉiuj ili ĝemos, ĉiu pro siaj malbonagoj. 17 Ĉiuj manoj malleviĝos senforte, kaj ĉiuj genuoj moviĝos kiel akvo. 18 Ili zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj. 19 Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj. 20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en ĝi; tial Mi faros ĝin malpuraĵo por ili. 21 Kaj Mi transdonos ĝin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos ĝin. 22 Mi deturnos Mian vizaĝon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos ĝin. 23 Faru ĉenon; ĉar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco. 24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktaĵoj estos malsanktigitaj. 25 Pereo venas; oni serĉos pacon, sed ne trovos ĝin. 26 Malfeliĉo post malfeliĉo venos, sciigo post sciigo; oni serĉos vizion ĉe profeto; malaperos la instruo ĉe la pastro, kaj konsilo ĉe la maljunuloj. 27 La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8

En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo. 2 Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo. 3 Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo. 4 Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo. 5 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo. 6 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn. 7 Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro. 8 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo. 9 Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie. 10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj. 11 Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas densa nubo. 12 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon. 13 Kaj Li diris al mi: Vi denove ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras. 14 Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz. 15 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj. 16 Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno. 17 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo. 18 Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.

9

Kaj Li vokis al miaj oreloj per laŭta voĉo, dirante: Alproksimiĝu la punantoj de la urbo, kaj ĉiu havu en sia mano sian pereigilon. 2 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj ĉiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon ĉe siaj lumboj. Ili venis, kaj stariĝis apud la kupra altaro. 3 Kaj la majesto de Dio de Izrael leviĝis de la kerubo, sur kiu ĝi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj. 4 Kaj la Eternulo diris al li: Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj ĝemas kaj malĝojas pri ĉiuj abomenindaĵoj, kiuj estas farataj en la urbo. 5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi: Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu. 6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo. 7 Kaj Li diris al ili: Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo. 8 Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon? 9 Kaj Li diris al mi: La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; ĉar ili diras: La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas. 10 Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon. 11 Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj, alportis respondon, dirante: Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.

10

Kaj mi vidis: jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili. 2 Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj ĵetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaŭ miaj okuloj. 3 La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton. 4 Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo. 5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis aŭdata ĝis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas. 6 Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante: Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj ĉi tiu eniris kaj stariĝis apud la rado, 7 tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj ĉi tiu prenis kaj eliris. 8 Kaj ĉe la keruboj montriĝis similaĵo de homa mano sub iliaj flugiloj. 9 Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud ĉiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso. 10 Kaj laŭ aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaŭ unu rado estus en la alia. 11 Irante, ili moviĝadis sur ĉiujn kvar flankojn, ili ne deturniĝadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis ĝin, ili ne deturniĝadis dum la irado. 12 Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaŭ la radoj, estis ĉirkaŭe plenaj de okuloj; ĉiuj kvar havis siajn radojn. 13 La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion aŭdi. 14 Ĉiu havis kvar vizaĝojn: unu vizaĝo estis vizaĝo de kerubo, la dua vizaĝo estis vizaĝo de homo, la tria estis vizaĝo de leono, kaj la kvara estis vizaĝo de aglo. 15 Kaj leviĝis la keruboj. Tio estis tiu kreitaĵo, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. 16 Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por leviĝi de la tero, tiam ankaŭ la radoj ne deturniĝadis de ili. 17 Kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris, kaj kiam tiuj leviĝis, ili ankaŭ leviĝadis; ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en ili. 18 Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj. 19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili. 20 Tio estis la kreitaĵo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael ĉe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj. 21 Ĉiu el ili havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu havis kvar flugilojn, kaj similaĵo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj. 22 Kaj la aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel tiuj vizaĝoj, kiujn mi vidis ĉe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. Ĉiu moviĝis laŭ la direkto de sia vizaĝo.

11

Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo. 2 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en ĉi tiu urbo. 3 Ili diras: Ankoraŭ ne baldaŭ; ni konstruu domojn; ĝi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando. 4 Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo. 5 Kaj malleviĝis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi: Diru: Tiele diras la Eternulo: Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias. 6 Multajn vi mortigis en ĉi tiu urbo, kaj ĝiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj. 7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en ĝi, estas la viando, kaj ĝi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el ĝi. 8 Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Mi elkondukos vin el ĝi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi juĝon. 10 De glavo vi falos; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 11 La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en ĝi kiel viando; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin. 12 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi. 13 Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per laŭta voĉo, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restaĵo de Izrael!

14 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 15 Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem: Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel hereda posedaĵo. 16 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis. 17 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael. 18 Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn. 19 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan, 20 por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 21 Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 22 Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili. 23 Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo. 24 Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis. 25 Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.

12

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema. 3 Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema. 4 Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj. 5 Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi. 6 Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael. 7 Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj. 8 Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras? 10 Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi. 11 Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros. 12 Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron. 13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos. 14 Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon. 15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn. 16 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj. 19 Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj. 20 Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

21 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 22 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan: Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos? 23 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos ĉi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro. 24 Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael. 25 Ĉar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 27 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras: La profetaĵo, kiun li profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas. 28 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

13

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! 3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis! 4 Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael. 5 Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo. 6 Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris ― sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos. 7 Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo ― kvankam Mi ne parolis.

8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo. 10 Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero ― 11 diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos. 12 Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris? 13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi. 14 Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 15 Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin. 16 Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili, 18 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn. 19 Kaj vi malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon. 20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu. 21 Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 22 Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon ― 23 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

14

Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas? 4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco, 5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per ĉiuj siaj idoloj. 6 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon. 7 Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem; 8 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 9 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael. 10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj; 11 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn. 14 Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj ― 16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta. 17 Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn ― 18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus. 19 Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn, 20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi ― kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon. 21 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn ― 22 tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin. 23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro? 3 Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton? 4 Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro? 5 Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi? 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem. 7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin. 8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, montru al Jerusalem ĝiajn abomenindaĵojn; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas Ĥetidino. 4 Ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindaĵoj. 5 Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita. 6 Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango: Vivu. 7 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskaĵon; vi fariĝis plena kaj granda, vi fariĝis tute bela; viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita. 8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi ĵuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi fariĝis Mia. 9 Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi ŝmiris vin per oleo. 10 Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn ŝuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko. 11 Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon. 12 Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. 13 Vi ornamiĝis per oro kaj arĝento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi manĝis; kaj vi fariĝis tre kaj tre bela kaj atingis reĝecon. 14 Kaj disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta per la ornamaĵo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li. 16 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltaĵojn, kaj sur ili vi malĉastis, kiel neniam estis kaj neniam estos. 17 Vi prenis viajn ornamaĵojn el oro kaj el arĝento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malĉastis kun ili. 18 Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili. 19 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaŭ ilin kiel agrablan odoraĵon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 20 Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi buĉis ilin al ili kiel manĝaĵon. Ĉu malgranda estas via malĉasteco? 21 Vi buĉis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. 22 Kaj en ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj malĉastaĵoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango. 23 Kaj post ĉiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo) 24 vi konstruis al vi malĉastejon, kaj faris al vi fialtaĵojn sur ĉiu strato. 25 En la komenco de ĉiu vojo vi konstruis viajn fialtaĵojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al ĉiu pasanto, kaj vi malĉastis. 26 Vi malĉastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malĉastis, kolerigante Min. 27 Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraŭ vin kaj malgrandigis vian destinitaĵon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filiŝtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto. 28 Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis. 29 Vi multigis viajn malĉastaĵojn ĝis la lando de komercado, Ĥaldeujo, sed ankaŭ tio vin ne kontentigis. 30 Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras ĉion ĉi tion, farojn de plej senhonta malĉastistino? 31 Kiam vi aranĝis viajn malĉastejojn ĉe la komenco de ĉiu vojo kaj faris viajn fialtaĵojn sur ĉiu strato, vi estis ne kiel malĉastistino, kiu ŝatas donacojn; 32 sed kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn. 33 Al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al ĉiuj viaj amantoj, kaj vi subaĉetas ilin, ke ili de ĉiuj flankoj venu malĉasti kun vi. 34 Ĉe via malĉastado fariĝas kun vi la malo de tio, kion oni vidas ĉe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin por malĉastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

35 Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 36 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili ― 37 pro tio Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon. 38 Kaj Mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoverŝo kruela kaj severa. 39 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malĉastejon kaj disbatos viajn fialtaĵojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamaĵojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40 Kaj ili venigos kontraŭ vin homamason, kiu mortigos vin per ŝtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. 42 Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros. 43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.

44 Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino, tia la filino. 45 Vi estas filino de via patrino, kiu malŝatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas Ĥetidino, kaj via patro estas Amorido. 46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu loĝas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu loĝas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed eĉ ne laŭ ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindaĵojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malboniĝis pli ol ili en ĉiuj viaj agoj. 48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj ŝiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis. 50 Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵon antaŭ Mi, kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis. 51 Samario ne faris eĉ duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindaĵoj, ol ili; per ĉiuj viaj abomenindaĵoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaŭ virtulinoj. 52 Tial ankaŭ vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindiĝis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, ĉar vi kvazaŭ pravigis viajn fratinojn. 53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de ŝiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de ŝiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaŭ viajn forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri ĉio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj fratinoj, Sodom kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato, kaj Samario kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato; ankaŭ vi kaj viaj filinoj revenos al via antaŭa stato. 56 Ĉu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via buŝo en la tempo de via fiereco, 57 antaŭ ol elmontriĝis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj de la filinoj de Filiŝtujo, kiuj malestimis vin ĉirkaŭe? 58 Suferu do pro via malĉasteco kaj pro viaj abomenindaĵoj, diras la Eternulo. 59 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la interligon. 60 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan. 61 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. 62 Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo; 63 por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro; 4 ĝi deŝiris ĝian supran junan branĉeton kaj alportis ĝin en la landon de komercado kaj kuŝigis ĝin en urbo de komercistoj. 5 Ĝi prenis iom el la semoj de la lando, plantis ĝin sur prisemebla kampo, aranĝis ĝin apud abunda akvo, tre singarde. 6 Kaj ĝi elkreskis kaj fariĝis vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko; ĝiaj flankobranĉoj fleksiĝis al ĝi malsupren, kaj ĝiaj radikoj estis sub ĝi; kaj ĝi fariĝis vinbertrunko kaj elkreskigis branĉojn kaj branĉetojn. 7 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke ĝi trinkigu ĝin, de la bedoj, kie ĝi estis plantita. 8 Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko. 9 Diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu ĝi havos sukceson? oni ja elŝiros ĝiajn radikojn, oni deŝiros ĝiajn fruktojn, kaj ĝi velkos; ĉiuj ĝiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por deŝiri ĝin de ĝiaj radikoj. 10 Kaj jen, kvankam ĝi estas plantita, ĉu ĝi havos sukceson? ĉu ĝi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento ĝin tuŝos? ĝi forvelkos sur la bedoj, kie ĝi kreskis.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 12 Diru do al la domo malobeema: Ĉu vi ne scias, kion tio signifas? Diru: Jen venis la reĝo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis ĝian reĝon kaj ĝiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon; 13 kaj li prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis, 14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke ĝi konservu lian interligon kaj povu sin teni. 15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la interligon? 16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu reĝo, kiu faris lin reĝo kaj antaŭ kiu li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon, ĉe li, en Babel, li mortos. 17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos surŝutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj. 18 Kaj ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, Mian ĵuron, kiun li malŝatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon. 20 Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi. 21 Kaj ĉiuj liaj forkurintoj el ĉiuj liaj taĉmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al ĉiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi mem prenos branĉon de alta cedro kaj metos ĝin; el la supraj junaj branĉetoj Mi deŝiros la plej delikatan, kaj Mi plantos ĝin sur monto alta kaj eminenta. 23 Sur la alta monto de Izrael Mi ĝin plantos, kaj ĝi elkreskigos branĉojn kaj donos fruktojn kaj fariĝos belega cedro; kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝiaj branĉoj. 24 Kaj ekscios ĉiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

18

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis? 3 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. 4 Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos. 5 Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste; 6 ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo; 7 neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; 8 ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; 9 sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 10 Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; 11 kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo; 12 perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon; 13 donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li. 14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan: 15 sur la montoj li ne manĝas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas; 16 li neniun perfortas, garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto; 17 de premado de malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn: li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos. 18 Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj. 19 Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos. 20 Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li. 21 Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos. 22 Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos. 23 Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos. 24 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos. 25 Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta. 26 Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris. 27 Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. 28 Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos. 29 La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta. 30 Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo. 31 Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael? 32 Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

19

Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael; 2 kaj diru: Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn? 3 Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn. 4 Kaj aŭdis pri ĝi popoloj; ĝi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis ĝin en ĉenoj en la landon Egiptan. 5 Kiam ŝi vidis, ke ŝia espero malaperis, ŝi prenis alian el siaj idoj kaj faris ĝin leonido. 6 Irante meze de leonoj, ĝi fariĝis leonido, lernis disŝiri kaptaĵon, manĝis homojn. 7 Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado. 8 Tiam kolektiĝis kontraŭ ĝi la popoloj el la ĉirkaŭaj landoj kaj ĵetis sur ĝin sian reton, kaj ĝi kaptiĝis en ilian kavon. 9 Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael.

10 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo. 11 Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj. 12 Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis. 13 Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan. 14 Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto.

20

En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo. 4 Se vi volas juĝi ilin, se vi volas juĝi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindaĵojn de iliaj patroj, 5 kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio ― 6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj. 7 Kaj Mi diris al ili: Ĉiu el vi forĵetu la fiaĵojn, kiuj estas antaŭ liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo: Mi, la Eternulo, estas via Dio. 8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta. 9 Tamen pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta. 10 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton. 11 Kaj Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaŭ Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 13 Sed la domo de Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto: ili ne sekvis Miajn leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin. 14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 15 Mi levis kontraŭ ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj; 16 pro tio, ke ili malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn. 17 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto. 18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto: Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj. 19 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin; 20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. 21 Sed la infanoj malobeis Min: Miajn leĝojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elverŝi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto. 22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn 24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malŝatis Miajn leĝojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj. 25 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne povas vivi; 26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro ĉiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi: 28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn. 29 Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago. 30 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn; 31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj. 32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj ― tio ne efektiviĝos. 33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero Mi reĝos super vi; 34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj; 35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo; 38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj. 40 Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi. 41 Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj; kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj. 42 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos ĝin al viaj patroj. 43 Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj ĉiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaŭ vi mem kontraŭ ĉiuj malbonagoj, kiujn vi faris. 44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 46 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo. 47 Kaj diru al la suda arbaro: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo. 48 Kaj ĉiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi. 49 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi: Li parolas ja nur parabolojn.

21

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael. 3 Kaj diru al la lando de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn. 4 Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo. 5 Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj. 7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu: Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita; 10 ĝi estas akrigita, por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno? 11 Li donis ĝin, por purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto. 12 Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn. 13 Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn. 15 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado! 16 Kolektiĝu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras. 17 Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 19 Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon. 20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon. 21 Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton. 22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon. 23 Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.

24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj ― pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano. 25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj ― 26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos. 27 Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos.

28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu; 29 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj. 30 Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin. 31 Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj. 32 Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.

22

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn? 3 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi! 4 Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj. 5 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon. 6 Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon. 7 Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi. 8 Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis. 9 Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi. 10 Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo. 11 Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro. 12 Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi. 14 Ĉu via koro rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros. 15 Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon. 16 Kaj vi humiligos vin antaŭ la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo! la domo de Izrael fariĝis por Mi kiel skorio: ili ĉiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno fariĝis skorio de arĝento. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi ĉiuj fariĝis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon. 20 Kiel oni kolektas arĝenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kuŝigos, kaj fandos vin. 21 Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandiĝos en ĝi. 22 Kiel fandiĝas arĝento en la forno, tiel vi fandiĝos en ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elverŝis sur vin Mian koleron.

23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 24 Ho filo de homo, diru al ĝi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero. 25 La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn, forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la nombron de ĝiaj vidvinoj. 26 Ĝiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktaĵojn; ili ne distingas inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, ne montras la diferencon inter malpuraĵo kaj puraĵo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili. 27 Ĝiaj potenculoj en ĝi estas kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton. 28 Ĝiaj profetoj ŝmiras ilin per maltaŭga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antaŭdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis. 29 La popolo de la lando faras perfortaĵojn, senĉese rabas, premas malriĉulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco. 30 Mi serĉis inter ili homon, kiu aranĝus barilon kaj stariĝus antaŭ Mi ĉe la breĉo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu ĝin; sed Mi ne trovis. 31 Kaj Mi elverŝos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

23

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino. 3 Kaj ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj. 4 Iliaj nomoj estas: la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino, Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem. 5 Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis. 8 Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon. 9 Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion. 10 Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo. Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi estis farita juĝo. 11 Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino. 12 Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj. 13 Mi vidis, ke ŝi malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton. 14 Sed ĉi tiu malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn, 15 kun zonoj ĉirkaŭ siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando, 16 tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon. 17 Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili. 18 Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino. 19 Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta. 20 Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj. 21 Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.

22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe: 23 la Babelanojn, kaj ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn. 24 Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero. 25 Kaj Mi direktos kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restaĵo estos ekstermita per fajro. 26 Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn. 27 Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros. 28 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis. 29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj. 30 Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj. 31 Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon. 32 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti. 33 Vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario. 34 Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 35 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.

36 Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn? 37 Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili. 38 Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; 39 kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo. 40 Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj, 41 kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon. 42 Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn. 43 Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado: Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi. 44 Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj. 45 Sed la homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj. 46 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Venigu kontraŭ ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado. 47 Kaj la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro. 48 Kaj Mi faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado. 49 Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

24

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante: 2 Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago, ĝuste de ĉi tiu tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu tago. 3 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Starigu kaldronon, starigu, kaj verŝu en ĝin akvon. 4 Enkolektu en ĝin ĝiajn pecojn, ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj ŝultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu ĝin. 5 Prenu plej bonan ŝafaĵon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu en ĝi.

6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en ĝi kaj kies sedimento ne eliras el ĝi! pecon post peco elĵetu el ĝi, ne elektu lote. 7 Ĉar ĝia sango estas en ĝi; sur nudan rokon ĝi verŝis ĝin, ne verŝis ĝin sur la teron, kie polvo povus ĝin kovri. 8 Por venigi sur ĝin Mian koleron, por fari venĝon, Mi verŝos ĝian sangon sur nudan rokon, por ke ĝi ne estu kovrita. 9 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo! Mi ankaŭ aranĝos grandan brulolignaron. 10 Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke eĉ la ostoj brulu. 11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu. 12 Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el ĝi; multe estas da sedimento, eĉ en la fajro restas ĝia sedimento. 13 En via malpuraĵo estas malvirtaĵo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne puriĝis de via malpuraĵo; ankaŭ vi ne plu puriĝos, ĝis Mi kvietigos sur vi Mian koleron. 14 Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laŭ via konduto kaj laŭ viaj agoj Mi juĝos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 16 Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn. 17 Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj. 18 Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi. 19 Kaj la popolo diris al mi: Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras? 20 Kaj mi diris al ili: Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 21 Diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo. 22 Kaj vi agos, kiel mi agis: vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos. 23 Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia. 24 Kaj Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn ― 26 en tiu tago venos al vi forsaviĝinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj; 27 en tiu tago malfermiĝos via buŝo antaŭ la forsaviĝinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antaŭsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

25

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili; 3 kaj diru al la Amonidoj: Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael: Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon ― 4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedaĵon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos ĉe vi siajn tendarojn kaj aranĝos ĉe vi siajn loĝejojn; ili manĝos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton. 5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por ŝafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 6 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael ― 7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj ― 9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en ĝiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jeŝimot, Baal-Meon, kaj Kirjataim; 10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedaĵon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj. 11 Kaj kontraŭ Moab Mi faros juĝon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo kontraŭ ili ― 13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan ili falos de glavo. 14 Kaj Mi faros Mian venĝon kontraŭ Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke ĉi tiuj ekkonu Mian venĝon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filiŝtoj agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laŭ sia eterna malamo ― 16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi etendos Mian manon kontraŭ la Filiŝtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn ĉe la bordo de la maro. 17 Kaj Mi faros kontraŭ ili grandan venĝon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian venĝon kontraŭ ili.

26

En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo ― 3 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraŭ vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn. 4 Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos ĝiajn turojn; kaj Mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj Mi faros ĝin nuda roko. 5 Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj. 6 Kaj ĝiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj, ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo. 8 Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraŭ vi bastionojn, li ŝutaranĝos ĉirkaŭ vi remparojn, kaj starigos kontraŭ vi siajn ŝildojn; 9 kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraŭ viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj. 10 Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan. 11 Per la hufoj de siaj ĉevaloj li dispremos ĉiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li ĵetos sur la teron. 12 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon. 13 Mi ĉesigos la laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu estos aŭdata. 14 Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro: Vere, de la bruo de via falado, de la