ni ludas
la angla-usonan ludon sur la nigraj fakoj de 8×8
damtabulo kun nigra fako en la
malsupra maldekstra angulo, kiel ŝaktabulo, sed
en diagramoj, la koloroj estas inversitaj. Nigro ludas unue,
do la nigraj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.
Ĉiuj movadoj estas simplaj. La peonoj moviĝas ĉiam antaŭen, kaj kaptas ankaŭ nur saltante antaŭen.
Kiam peono atingas la okan rangon (fakoj 1–4 por Nigro, fakoj 29–32 por Blanko), ĝi promociiĝas al damo. En la angla lingvo, oni nomas la damon “king”, tio estas, «reĝo», sed esperante oni nomas ĝin kiel je la ludoj de aliaj nacioj.
Kiam peono saltas en la okan rangon, ĝi haltas sian movadon, iĝas damo, kaj ne rajtas kapti plu kiel damo en tiu vico.
Kaptado estas deviga. Se ludanto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Sed li havas tutan liberon en la elekto el du aŭ pliaj ebloj. Li rajtas kapti ununuran malamikan pecon, eĉ se alia unua elekto povigus lin kapti du aŭ pliajn pecojn.
En la okazo de plurkaptado, la ludanto rajtas viziti fakon plurfoje, sed ne rajtas resalti super saltitan pecon. Post la fina salto, la saltitaj pecoj estas kaptataj, tio estas, ili estas forigataj de la tabulo.
Se ludanto povas kapti kaj ne faras tiel, la oponanto rajtas aŭ devigi lin reprenu la movadon kaj kapti, aŭ permesi la movadon sen kapti.
Ludanto gajnas, kiam la oponanto havas neniujn pecojn, aŭ
ne povas movi siajn pecojn. Se estas trifoja repeto de pozicio, la
ludo estas egaliĝo.
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la angla-usona damludo.
La nigraj peonoj estas sur fakoj 21–32, kaj la blankaj estas
sur fakoj 1–12.
![]() |
1 | ![]() |
2 | ![]() |
3 | ![]() |
4 |
| 5 | ![]() |
6 | ![]() |
7 | ![]() |
8 | ![]() |
![]() |
9 | ![]() |
10 | ![]() |
11 | ![]() |
12 |
| 13 | ![]() |
14 | ![]() |
15 | ![]() |
16 | ![]() |
![]() |
17 | ![]() |
18 | ![]() |
19 | ![]() |
20 |
| 21 | ![]() |
22 | ![]() |
23 | ![]() |
24 | ![]() |
![]() |
25 | ![]() |
26 | ![]() |
27 | ![]() |
28 |
| 29 | ![]() |
30 | ![]() |
31 | ![]() |
32 | ![]() |