Hejmen Supren Reen Sekven



La esperantuja damludo

vankam Esperantujo ne estas vera lando sur la tero, mi inkluzivas dam­ludon plej ofte nomitan «la inter­nacia dam­ludo», kaj sen­humile krom­nomas ĝin ĉi tie «la esperantuja».

Nederland­ano Herman Hoogland rimarkis, ke multaj popoloj havas po unu versio de la ludo, sed ne ekzistas vera internacia versio. Li pensis pri la ses «grandaj damludoj», tio estas, la angla-usona, pola, rusa, itala, hispana, kaj turka ludoj. En la jaro 1938, li kreis kombinon de ĉiuj, kiun li pri­skribis kiel kvazaŭa dam­luda Esperanto, por ke ĉiu nacio havu sian ludon, kaj ĉiuj nacioj kune havu unu inter­nacian ludon.

en la regul­aro de la esperant­uja dam­ludo.

Oni ludas sur la nigraj fakoj de 8×8 dam­tabulo, kun fakoj numer­ig­ita de supro al fundo (kiel laŭ la angla-usona ludo). Blanko ludas unue (kiel laŭ la plimulto de ludoj), do la diagramo montras la partion el la vid­punkto de Blanko, kun la koloroj de la fakoj invers­igitaj.

La peono mov­iĝas nur antaŭen, sed kaptas kaj antaŭen kaj mal­antaŭen, laŭ simpla mov­ado (kiel laŭ la pola ludo).

Kiam peono atingas la fin­an rangon (fakoj 1–4 por Blanko, fakoj 29–32 por Nigro), ĝi promoci­iĝas al damo.

Kiam peono saltas en la fin­an rangon, se ĝi povas plu­salti mal­antaŭen, ĝi devas salti, kaj ne iĝas damo, krom se ĝi tiam saltas re­foje antaŭen en la fin­an rangon.

Kaptado estas dev­iga. Se lud­anto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se estas elekto inter du aŭ pliaj vojoj, li kaptu kiel eble la pli grandan nombron da pecoj. Ne gravas, ĉu li kaptas peonon, ĉu damon.

Damo moviĝas laŭ longa movado, kaj kaptas laŭ longa kaptado (kiel laŭ la pola ludo).

Damo ankaŭ rajtas kapti damon (neniam peonon) saltante horizontale aŭ vertikale (kiel laŭ la turka ludo), sed nur mov­iĝante al fako nigra. Ĉi tia kapto eblas esti ero de mult­obla kaptado norma de damoj kaj peonoj.

En la okazo de plur­kapt­ado, la lud­anto rajtas viziti fakon plur­foje, sed ne rajtas re­salti super salt­itan pecon. Post la fina salto, la salt­itaj pecoj estas kapt­ataj, tio estas, ili estas for­ig­ataj de la tabulo.

Se ludanto povas kapti kaj ne faras tiel, aŭ ne kaptas kiel eble la pli grandan nombron da pecoj, la oponanto rajtas aŭ devigi lin re­prenu la mov­adon kaj kapti, aŭ permesi la mov­adon kiel farita.

Lud­anto gajnas, kiam la opon­anto havas neniujn pecojn, aŭ ne povas movi siajn pecojn. Se estas tri­foja repeto de pozicio, la ludo estas egal­iĝo.

onvolu rimarki, ke du damoj kontraŭ unu damo gajnas la partion laŭ tiu ĉi regularo, eĉ se la unu estas sur la longa diagonalo, mal­kiel laŭ la pli­multo de dam­ludaj regul­aroj. Do estas mal­pli multaj egal­iĝoj en tiu ĉi ludo. Mi donu ĉi tie ekzemplon de ĉi tia lud­fino.










Problemo: Blanko ludu kaj gajnu.

Solvo: 19–26!













Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la esperant­uja dam­ludo.

La blankaj peonoj estas sur fakoj 21–32, kaj la nigraj estas sur fakoj 1–12.



Numerigo de la esperantuja damtabulo


1 2 3 4
5 6 7 8
9 10 11 12
13 14 15 16
17 18 19 20
21 22 23 24
25 26 27 28
29 30 31 32


Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 30 novembro 2002)