Hejmen Supren Reen Sekven



La hispana damludo

luraj popoloj ludas laŭ la regularo hispana, ne nur la hispanoj. Oni ludas ĝin ankaŭ en Portugalo, en Arabujo, tie kaj tie en German­ujo, en Dan­lando kaj Sved­ujo, en suda Ameriko, en Havajo (ŝtato de Usono), kaj en Filipinaj Insuloj. Oni ludas sur la blankaj fakoj de 8×8 dam­tabulo, kun nigra fako en la mal­supra mal­dekstra angulo, kiel ŝak­tabulo. Blanko ludas unue, do la blankaj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.

Peonaj movadoj estas simplaj. La peonoj moviĝas ĉiam antaŭen, kaj kaptas ankaŭ saltante nur antaŭen, kun simpla kaptado.

Kiam peono atingas la ok­an rangon (fakoj 1–4 por Blanko, fakoj 29–32 por Nigro), ĝi promoci­iĝas al damo.

Kiam peono saltas en la okan rangon, ĝi haltas sian movadon, iĝ­as damo, kaj ne rajtas kapti plu kiel damo en tiu vico.

Kaptado estas dev­iga. Se lud­anto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se estas elekto inter du aŭ pliaj vojoj, li kaptu kiel eble la pli grandan nombron da pecoj. Ne gravas, ĉu li kaptas peonon, ĉu damon.

Damoj moviĝas laŭ longa movado, kaj kaptas laŭ longa kaptado, kiel pri­skrib­ite en la unua paĝo.

En la okazo de plur­kapt­ado, la lud­anto rajtas viziti fakon plur­foje, sed ne rajtas re­salti super salt­itan pecon. Post la fina salto, la salt­itaj pecoj estas kapt­ataj, tio estas, ili estas for­ig­ataj de la tabulo.

Se ludanto povas kapti kaj ne kaptas, aŭ ne kaptas kiel eble la pli grandan nombron da pecoj, la oponanto rajtas aŭ devigi lin re­prenu la mov­adon kaj kapti, aŭ pun­kapti la pecon, kiu devis kapti, kaj tiam fari sian propran vicon.

Lud­anto gajnas, kiam la opon­anto havas neniujn pecojn, aŭ ne povas movi siajn pecojn. Se estas tri­foja repeto de pozicio, la ludo estas egal­iĝo.



La centra-suda-germanuja damludo

entra-suda Germanujo havas sian propran version de la hispana damludo, kun du malsamoj.

Unue, oni ludas ĝin sur la nigraj fakoj de 8×8 dam­tabulo, do la koloroj estas inversitaj en diagramoj. Ĉe la komenco de partio, la peonoj sidas kiel laŭ la germana ludo. La numerigo de la tablulo estas kiel la numerigo de la angla-usona ludo.

Due, kiam damo saltadas, post la fina (aŭ nura) salto, ĝi devas resti sur fako proksima al la fina saltita oponanta peco.



La skandinavia damludo

ved­ujo kaj Dan­lando havas ankaŭ version de la hispana ludo, kun du mal­samoj.

Unue, oni ludas sur pola 10×10 dam­tabulo. Ĉe la komenco de partio, la peonoj sidas kiel laŭ la pola ludo, kaj la numerigo de la tablulo estas kiel la numerigo de tiu ĉi ludo.

Due, kvankam la peono mov­iĝas kiel peono hispana, ĝi kaptas kun longa kaptado, kiel damo, sed nur antaŭen.












Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la hispana dam­ludo.

La blankaj peonoj estas sur fakoj 21–32, kaj la nigraj estas sur fakoj 1–12.



Numerigo de la hispana damtabulo


1 2 3 4
5 6 7 8
9 10 11 12
13 14 15 16
17 18 19 20
21 22 23 24
25 26 27 28
29 30 31 32

Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 30 novembro 2002)