Hejmen Supren Reen Sekven



La kanada damludo

ĉ pli granda ol la pola/franca dam­tabulo estas la 12×12 kanada dam­tabulo. Ĉiuj aliaj reguloj estas same kiel en la franca ludo. Oni ludas sur la blankaj fakoj, kaj Blanko ludas unue, do la blankaj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.

Peonaj movadoj estas simplaj. La peonoj moviĝas ĉiam antaŭen, sed kaptas saltante aŭ antaŭen aŭ mal­antaŭen kun simpla kaptado.

Kiam peono atingas la dek-du­an rangon (fakoj 1–6 por Blanko, fakoj 67–72 por Nigro), ĝi promoci­iĝas al damo.

Kiam peono saltas en la dek-duan rangon, se ĝi povas plu­salti mal­antaŭen, ĝi devas salti, kaj ne iĝas damo, krom se ĝi tiam saltas re­foje antaŭen en la dek-du­an rangon.

Kaptado estas dev­iga. Se lud­anto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se estas elekto inter du aŭ pliaj vojoj, li kaptu kiel eble la pli grandan nombron da pecoj. Ne gravas, ĉu li kaptas peonon, ĉu damon.

Damoj moviĝas laŭ longa movado, kaj kaptas laŭ longa kaptado, kiel pri­skrib­ite en la unua paĝo.

En la okazo de plur­kapt­ado, la lud­anto rajtas viziti fakon plur­foje, sed ne rajtas re­salti super salt­itan pecon. Post la fina salto, la salt­itaj pecoj estas kapt­ataj, tio estas, ili estas for­ig­ataj de la tabulo.

Se ludanto povas kapti kaj ne faras tiel, aŭ ne kaptas kiel eble la pli grandan nombron da pecoj, la oponanto rajtas aŭ devigi lin re­prenu la mov­adon kaj kapti, aŭ permesi la mov­adon kiel farita.

Lud­anto gajnas, kiam la opon­anto havas neniujn pecojn, aŭ ne povas movi siajn pecojn. Se estas tri­foja repeto de pozicio, la ludo estas egal­iĝo.














Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la kanada dam­ludo.

La blankaj peonoj estas sur fakoj 43–72, kaj la nigraj estas sur fakoj 1–30.



Numerigo de la kanada damtabulo

1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
31 32 33 34 35 36
37 38 39 40 41 42
43 44 45 46 47 48
49 50 51 52 53 54
55 56 57 58 59 60
61 62 63 64 65 66
67 68 69 70 71 72


Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 30 novembro 2002)