Hejmen Supren Reen Sekven



La turka damludo

ute mal­same ol la aliajn dam­ludojn, oni ludas la turkan ludon sur ĉiuj fakoj de 8×8 dam­tabulo, kaj la numer­igo de la fakoj estas kiel la numer­igo de ŝak­tabulo. En diagramoj, la koloroj ne estas invers­itaj. Blanko ludas unue, do la blankaj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.

Peono rajtas mov­iĝi aŭ horizontale, aŭ vertikale antaŭen, aŭ diagonale antaŭen, po unu fako. Tio estas, ĝi rajtas mov­iĝi al kvin direktoj. Peona kaptado estas al la samaj kvin direktoj kun simpla kaptado.

Kiam peono atingas la finan rangon (rango 8 por Blanko, rango 1 por Nigro), ĝi promoci­iĝas al damo.

Kiam peono saltas en la finan rangon, ĝi tuj iĝas damo, kaj se ĝi tiam povas plu­salti, ĝi devas salti kiel damo.

Kaptado estas dev­iga. Se lud­anto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se estas elekto inter du aŭ pliaj vojoj, li kaptu kiel eble la pli grandan nombron da pecoj. Ne gravas, ĉu li kaptas peonon, ĉu damon.

Damo rajtas moviĝi nur horizontale kaj vertikale, kaj ne diagonale, kiel ŝak­turo, laŭ longa movado, kaj kaptas laŭ longa kaptado, kiel pri­skrib­ite en la unua paĝo, sed nur en tiuj ĉi kvar direktoj.

En la okazo de plur­kapt­ado, oni for­igas ĉiun salt­itan pecon tuj post la salto, kaj tiam saltas plue. La mov­iĝinta peco rajtas poste salti trans aŭ en la vak­ig­itan fakon.

Se ludanto povas kapti kaj ne faras tiel, aŭ ne kaptas kiel eble la pli grandan nombron da pecoj, li tuj mal­gajnas la partion.

Lud­anto gajnas, kiam la opon­anto havas neniujn pecojn, aŭ ne povas movi siajn pecojn. Se estas tri­foja repeto de pozicio, la ludo estas egal­iĝo.










Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la turka dam­ludo.

La blankaj peonoj estas sur rangoj 2 kaj 3, kaj la nigraj estas sur rangoj 6 kaj 7.

La numer­igo de la turka dam­tabulo estas kiel ŝak­tabulo, tio estas, el la vid­punkto de Blanko, la kolumnoj estas liter­ig­itaj el la mal­desktro al la dekstro de a ĝis h, kaj la rangoj estas numer­ig­itaj el la fundo al la supro de 1 ĝis 8. La numero de fako estas la litero de ĝia kolumno kaj la numero de ĝia rango. Tio estas, la fako nigra en la mal­dekstra-mal­supra angulo estas a1, ktp.



Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 30 novembro 2002)