Home — Hejmen


Kiu estas Ksenu’?

Mi rakontu al vi. Ĉu vi sidas komforte? Bone, mi komencu.

Iam, antaŭ multe da tempo (pli precize 75 milionoj da jaroj), ekzistis ali­planeda galaksia reganto nomata Ksenu’. Ksenu’ regis ĉiujn planedojn en tiu ĉi parto de la galaksio, inkluzive de nia planedo mem — Tero — sed en tiu epoko, oni nomis ĝin «Tijĝijako».

Nu, Ksenu’ havis problemon. Ĉiu el la 76 planedoj, kiujn li regis, havis popol­amasan troaĵon. La planedoj havis meze 178 mil milionojn da homoj. Li volis forigi la troaĵon; tial li faris planon.

Ksenuo, la aliplaneda estro Ksenu’ uzurpis tutan regadon, kun helpo de renegatoj, por superforti la bonajn homojn kaj lojalajn oficirojn. Tiam, kun helpo de psiĥiatroj, li kun­vokis milojn da milionoj da homoj al impostaj inspektoj, kie oni anstataŭe injektis en ilin alkohol-glikolan miksaĵon por paralizi ilin. Tiam oni metis ilin en kosmo­ŝ­ipojn, kiuj ekzakte aspektis aviadiloj «DC8» (sed ili havis raket-moviad­ilojn anstataŭ tir­helicoj).

Ĉi tiuj kosmo­ŝ­ipoj tiam flugis tiam al la planedo Tero, kie oni metis la paraliz­itojn en stakojn ĉirkaŭ la bazoj de vulkanoj po cent-miloj da milionoj. Post kiam oni finis la stakadon, oni metis hidrogen-bombojn en la vulkanjon. Ksenu’ tiam eksplod­igis ĉiujn hidrogen-bombojn sam­tempe, kaj mort­igis ĉiujn.

La rakonto tamen ne fin­iĝas. Ĉar ĉiu havas animon (nom­itan «tetano» en tiu ĉi rakonto), oni devas trompi la animojn, por ke ili ne revenu. Do, kiam la nukleaj ventoj ĉirlaŭblovis la cent-milojn da milionoj da animoj, oni uzis specialajn elektron­ikajn kapt­ilojn, por kapti la animojn en elektron­ikaj radioj. (La elektron­ikaj radioj estis glu­ecaj, kiel muŝ­kapta glu­papero.)

Post kapti ĉiujn ĉi animojn, li ordonis, ke oni paku ilin en kestojn kaj kon­duku ilin al iuj grand­egaj kin­ejoj. Tie, oni devigis, ke ĉiuj animoj pas­igu tagojn spektante specialajn hologramajn kinaĵojn por konfuzi ilin kaj diri, kia vivo estu. En tiu ĉi kinaĵo, oni montris al ili falsajn bildojn, kaj diris, ke tiuj ĉi estis Dio, la Diablo, kaj Kristo. En la rakonto, tiu ĉi proceso nom­iĝas «en­plant­ado».

Kiam fin­iĝis la kinaĵoj kaj for­iris la animoj el la kin­ejoj, tiuj ĉi animoj kun­gluiĝis, ĉar spektinte la samajn filmojn, ĉiuj kredis, ke ili estis la samaj homoj. Ili kolektiĝis en amasojn da kelkaj miloj. Ĉar tiam ekzistis malmultaj vivantaj korpoj, ili restis en amasoj, kaj loĝis en tiuj korpoj.

Pri Ksenu’, la lojalaj oficiroj fin­fine superfortis lin kaj for­ŝlosis lin en monto sur unu el la planedoj. Lin hodiaŭ en­tenas radi-zono, kiun elektras eterna baterio, kaj Ksenu’ vivas tie eĉ hodiaŭ.

Tiel fin­iĝas la rakonto. Do hodiaŭ ĉiu estas plena je tiuj ĉi amasoj de animoj nomitaj «korp-tetanoj». Kaj se oni volas esti libera animo, oni devas for­preni ĉiujn ĉi tiujn «korp-tetanojn», ka, por fari tion, elspezi multan monon. Kaj homoj kredas je Dio kaj je Kristo nur ĉar tio estas en la kinaĵo, kiun spektis ilia korp-tetanoj antaŭ 75 mil milionoj da jaroj.

Nu, ĉu vin plaĉis tiu rakonto?

Kio? Ĉu vi taksas tiun rakonton stulta?

Ni samopinias. Tamen tiu ĉi rakonto estas baza kredo de la religio nomata «Scienciko»†. Se homoj scius pri tiu ĉi rakonto, la pli­multo el ili neniam inter­plekt­iĝus kun tiu kultaĉo. Oni povas legi tiun ĉi rakonton nur post atingi unu el la sekretaj altaj niveloj, tiun nomitan «OT III». Post tio, oni devas komuniki telepatie kun tiuj ĉi korp-tetanoj por for­ir­igi ilin. Oni devas el­spezi multon por atingi tiun ĉi nivelon kaj por fari tion ĉi (aŭ oni devus multe labori por la organiz­aĵo kontraŭ ekstreme mal­granda salajro dum multaj jaroj).

Ni prezentas tiun ĉi al vi kiel averto. Se vi enmiksiĝas kun Scieniko, ni volas, ke vi faru tion kun okuloj mal­ferm­aj kaj plene konscia je la materialo, kiun ĝi en­tenas.

Parto de la una paĝo de la sekreta dokumento «OT III»,
man­skribita de L Ron Hubbard mem La pliĵmulto de la scienikistoj, kiuj laboras en la centroj de Dianetiko† kaj en la tiel-nomitaj «preĝejoj» de Scientologio ne scias tiun ĉi rakonton antau ol atingi la sekretajn «superajn» nivelojn de Scienciko. Ili pas­igas multajn jarojn, antau ol antingi tiun ĉi nivelon, se ili sukcese faros eĉ tion. Oni devigas ilin kon­servi ĝin sekreta, kaj ili ne rajtas rakonti ĝin al novaj aliĝantoj de Scienciko.

Nun vi scias ilian grandan sekreton. Malgrau ni, ĉiukaze sentu vin libera aliĝi.

«Dianetics» (Dianetiko) kaj «Scientology» (Scienciko) estas fabrikmarkoj de Religious Technology Centre (Religia Teĥnologi-Centro). Tiu ĉi dokumento neniel konektiĝas kun tiu organizaĵo.


Aŭtoris Rolando RASHLEIGH-BERRY;
elangligis Stefano MAC:GREGOR kaj Christopher ZERVIC.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 2 novembro 2002)