Ludaj monbiletoj
Hejmen Esperanto Tipo «A» Tipo «D» Tipo «G» Tipo «J»
English Tipo «B» Tipo «E» Tipo «H1»  
  Tipo «C» Tipo «F» Tipo «H2»  


Ludmonbiletoj

Mi pasinte kreis preseblajn ludmonbiletojn por tiu ĉi retloko, pensante, ke mi iutage inventos ludon (bazitan je la fikcia lando de Esperantujo), iom kiel la ludo Monopoly® de la firmao Parker Brothers.  Poste, mi ja inventis tian ludon, “Monopolo Esperantuja», kiun oni povas presi kaj ludi, kaj ververe, ĝi ja estas varianto de Monopoly®.  La namojn de la stratoj kaj de la aliaj umoj mi ŝanĝis.  Mi esperas, ke mi iutage kreos aliajn tiajn ludojn, kaj ke aliaj faros same.

Estas kelkaj stiloj de biletoj ĉi tie, kiujn mi kreis de temp’ al tempo, kiam mi pensis pri pli bonaj designoj, kun variantoj de ĉiu stilo.  Plej ofte, oni povas presi ĉiun valoron aparte (mi sugestu:  ĉiun sur apartan koloron de papero), sed oni povas ankaŭ presi ĉiujn valorjn sur unu paĝo, aŭ nigre, aŭ kolore.  En iuj stiloj, ĉiuj biletoj estas same grandaj, kiel monbiletoj usonaj; iuj varias laŭ la valoro, kiel monbiletoj de euroj; kaj iuj stiloj faras ambaŭ.

Ĉar mi havas tro altan nivelon de ludemeco, ĉiu bileto havas serinumeron hazarde kreitan.  Tial, se oni presas iun ekranon multfoje, li presu ilin unuope, premante la klavon “refresh» [F5] inter kopioj, por ke la serinumeroj ne ripetu.

La plimulto de la stiloj uzas iujn signarojn, kiujn onia komputilo ne havas.  Tial, oni povas elŝuti ilin.  Mi supozas, ke ĉiu havas la signarojn Cooper Black, Wingdings, kaj Webdings.

Instrukcio

  1. Elŝutu iujn bezonatajn signaro-dosierojn:
  2. Duoble musumu la elŝutitajn signaro-dosierojn por kelktempe instali ilin.
  3. Fiksu la marĝenojn de la presilo al la valoroj minimumaj. Tiuj ĉi dosieroj povos presiĝi sur paperon en larĝo DIN-A4 aŭ usona «letter» (21,6 cm × 27,9 cm).
  4. Starigu la presilon por presi vertikale.
  5. Iuj stiloj permesas elekton, ĉu presi konstantajn aŭ variajn larĝojn.
  6. Iuj stiloj permesas elekton, ĉu presi nigre ŭ kolore.
  7. Presu la dosierojn tiom ofte kiel dezirate, refreŝigante inter kopioj, se necesas.
  8. Distranĉu la biletojn kun paper-tranĉilo (aŭ zorgege kun tondilo).


Tipo «A»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, aŭ variaj longoj laŭ valoro.

Koloro:  nigro, aŭ variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  rozo-simbolo ĉe la dekstra marĝeno.

Signaro-dosieroj bezonataj:  Currency kaj Orna 1.


Tipo «B»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, aŭ variaj longoj laŭ valoro.

Koloro:  nigro, aŭ variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  ripetitan valoron ĉe la dekstra bordo, romnumere.


Tipo «C»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, kiel usonaj biletoj.

Koloro:  nigro, aŭ variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  ripetitan simbolon ĉe la dekstra bordo, laŭ la valoro.

Signaro-dosieroj bezonataj: Currency kaj Edgers.


Tipo «D»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, kiel biletoj usonaj.

Koloro:  nigro, aŭ variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  la valoro en ĉiu angulo, arab- kaj romnumere.

Signaro-dosieroj bezonataj: Currency kaj Medieval Dingbats.


Tipo «E» — malgrandaj biletoj

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, kiel biletoj usonaj.

Koloro:  nigro, aŭ variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  ĉirkaŭ kvarono de la larĝo de la aliaj biletoj.

Signaro-dosieroj bezonataj: Currency kaj Orna 1.


Tipo «F»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, aŭ variaj longoj laŭ valoro.

Koloro:  nigro, aŭ variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  similaj al tipo «A», sed iomete pli altaj kun alia sigelo.

Signaro-dosieroj bezonataj: Currency kaj Medieval Dingbats.


Tipo «G»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, kiel biletoj usonaj.

Koloro:  nigro, aŭ variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  ĉiu havas stelan signon laŭ sia valoro ĉe la dekstra bordo.

Signaro-dosiero bezonata: Currency.


Tipo «H1»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj.

Koloro:  variaj koloroj laŭ valoro.

Trajto:  portreto de d-ro Zamenhoj.

Signaro-dosiero bezonata:  Currency.


Tipo «H2»

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj, aŭ variaj longoj laŭ valoro.

Koloro:  nigro.

Trajto:  portreto de d-ro Zamenhof apud la dekstra bordo.  Oni povas presi ilin nigre sur papero blanka aŭ kolorita.

Signaro-dosiero bezonata: Currency.


Tipo «J» — malgrandaj biletoj

  Prezentu  

Longo:  samaj longoj.

Koloro:  nigro.

Trajto:  kvarono de la larĝo de la biletoj supraj, kun portreto de d-ro Zamenhof apud la dekstra bordo.  Rekomendinda estas presi ilin nigre sur papero kolorita.

Signaro-dosiero bezonata: Currency.


Se vi havas iujn demandojn, sugestojn, plendojn, aŭ petojn, bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Vi estas visitanto n−ro al tiu ĉi paĝaro ekde 17 junio 2007.
Kopirajtita © MMVII Stefano (Steve) MacGregor
(Ĝisdatigita 28 januaro 2008)